*faktur/o

*fakturo

EKON
Detala noto (kutime listoforma) pri la kvanto kaj prezo de venditaj komercaĵoj: vi trovos tie ĉi enfermitan la detalan fakturon FK ; estus pli oportune havi ĉiujn aĉetojn sur unu konto, ĉar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmao por ricevi la repagon KrM ; la filo de Kruko sendas sian faktureton: por ĉaselspezoj mil stelojn KrB ; fakturnumero ChV ; post la pago de la kostoj kaj diversaj fakturoj, restis la sumo de 3 000 pundoj DanĝLng ; la sukceso de la poŝtelefona fenomeno rezultas […] parte de la manko de poŝtelefonaj fakturoj [1]. SIN:kalkulo4
1. Christian Fabossou: Ĉu-vi-vidas-min-ismo, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 12a
angle:
invoice
beloruse:
фактура, рахунак-фактура
bulgare:
фактура
ĉeĥe:
faktura, vystavený účet
ĉine:
单子 [dānzi], 統一發票 [tǒngyīfāpiào], 帐 [zhàng], 賬 [zhàng]
france:
addition (facture), facture, note (facture) facture
germane:
Rechnung
hispane:
factura
hungare:
számla
indonezie:
faktur, tagihan
japane:
仕切状 [しきじょう], 送り状 [おくりじょう], 請求書 [せいきゅうしょ]
nederlande:
factuur
pole:
faktura, rachunek
portugale:
fatura, nota (fiscal)
rumane:
factură
ruse:
счёт за услуги, накладная, фактура
slovake:
účet
turke:
hesap, not
ukraine:
накладна, рахунок, фактура

fakturi

(tr)
EKON
Enskribi sur fakturon: ili fakturus siajn elspezojn al la ŝipestro, kaj tiu minusus ĝin de la salajro MortulŜip ; la kompanioj jam indikas ĉiujn prezojn en eŭroj, kaj iom pli da ili jam fakturas en ili [2]; kiel multe fakturas doktoroj [3]!
2. Marc Vanden Bempt: Eŭro, Monato, 2000/03, p. 15
3. La Ondo de Esperanto, Anton Ĉeĥov: La vivo en demandoj kaj ekkrioj
beloruse:
выстаўляць рахунак, упісваць у рахунак
ĉeĥe:
fakturovat, vyúčtovat, účtovat
ĉine:
考慮某事 [kǎolümǒushì], 开立发票 [kāilìfāpiào]
france:
facturer
germane:
berechnen, in Rechnung stellen
hispane:
facturar
hungare:
számláz
japane:
仕切状を作成する [しきりじょうをさくせいする], 請求する [せいきゅうする]
nederlande:
factureren
pole:
fakturować, dopisywać do rachunku
slovake:
fakturovať, účtovať
ukraine:
записувати в накладну, вносити до рахунку

administraj notoj