eŭkariot/o PIV2
eŭkarioto ↝
Vivaĵo, kies ĉeloj klare konservas sian genaron en kerno: besto, fungo, vegetaĵo... kontraste al prokarioto: la plej fruaj eŭkariotaj fosilioj estas planktonoj kiuj aĝas almenaŭ 1,7 miliardojn da jaroj [1]; eŭkariotoj havas plurajn kromosomojn, kiuj lokiĝas en la ĉelkerno [2].
centriolo, citoplasmo, endoplasmo, kloroplasto, lizosomo, mitoĥondrio, retikulo1, ribosomo, vakuolo
arĥeo, bakterio
- angle:
- eukaryote, eucaryote
- france:
- eucaryote
- germane:
- Eukaryot
- pole:
- eukariot