elektrism/o PV
elektrismo
- 1.
- Branĉo de fiziko, kiu pritraktas la elektrajn fenomenojn.
- 2.
- Tuto de la elektraj fenomenoj: Johann Christian Reil […] skizis kosmologian kaj geognostikan teoriojn pri la estiĝo de la vivantaĵoj, en ĝi multo similis al magnetismo, elektrismo kaj kemia procezaro priskribitaj fare de Friedrich Schelling [1].
- angle:
- 2. electrism
- beloruse:
- 1. вучэньне аб электрычнасьці 2. электрычнасьць
- bulgare:
- 1. електричество
- france:
- 1. électricité (branche de la physique)
- germane:
- 1. Elektrizitätslehre 2. Elektrizität
- hispane:
- 1. electricidad
- japane:
- 電気現象 [でんきげんしょう]
- pole:
- 1. elektryzm
- portugale:
- 1. eletricidade, eletricismo
administraj notoj
pri
~o 2.:
Mi supozas, ke tia estis la intenco de la originala difino ("aro de la elektraj fenomenoj"). "Elektrismo" rilatas al "elektro", same kiel "magnetismo" al "magneto" (tamen la paralelo restas lama). "Magnetismo" estas difinita kaj kiel "aro de fenomenoj", kaj kiel fizika branĉo. Vd ankaŭ "galvanismo", konsiderata derivaĵo de "galvana"! Ekzemploj estas bezonataj. [MB]