eksplik/i PV
ekspliki
(tr)
-
Klarigi kaj
komprenigi ion, montrante
ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn:
li eksplikis la genezon de la hindeŭropaj lingvoj en formo de genealogia arbo
Ret
;
en la Hyde-parko oratoroj eksplikas siajn ideojn
VaK
;
la beato signifas al la animo iaspecan energio-akiron kaj […] –
ekspliku tion pli kompreneble!
VaK
;
mi ne povis kuiri manĝon por du, sed mi bone eksplikis al ili la kuirilon
KrM
;
la antagonismoj de la realaĵo reflektiĝas ankaŭ en la literaturo, tio eksplikas
la fakton, ke ankaŭ en la Esperanta literaturo […] manifestiĝas la
samaj kontraŭdiroj
EeP
.
demonstri1, detaligi, kialigi
- angle:
- explicate
- beloruse:
- тлумачыць, растлумачыць, вытлумачыць
- ĉeĥe:
- vysvětlit, vysvětlovat
- ĉine:
- 申述 [shēnshù], 释 [shì], 胪 [lú], 交代 [jiāodài], 詁 [gǔ], 述 [shù], 解 [jiě], 申 [shēn], 講解 [jiǎngjiě]
- france:
- expliquer
- germane:
- erläutern, darlegen, ausführlich erklären, ausführlich darstellen erläutern, darlegen, ausführlich erklären, ausführlich darstellen
- hispane:
- explicar
- hungare:
- kifejt, elmagyaráz
- japane:
- 解説する [かいせつする], 説明する [せつめいする]
- katalune:
- explicar
- nederlande:
- verklaren
- pole:
- objaśniać, wyjaśniać, tłumaczyć, klarować (pot.)
- portugale:
- explicar, esclarecer
- ruse:
- объяснять, разъяснять, растолковывать
- slovake:
- objasniť, vyložiť, vysvetliť
- svede:
- förklara
- ukraine:
- пояснювати, роз’яснювати, розтлумачувати
administraj notoj
pri
~i:
Mi emas opinii, ke ~i estas preskaŭ ĉiam anstataŭigebla per "klarigi". Indus precizigi eventualan senconuancon, se ekzistas, aŭ diri klare, ke temas pri sinonimo de unu el la sencoj de "klarigi". [MB]