ekspedici/o PVEF
ekspedicio
-
Esplorvojaĝo:
- a)
Elsendo de soldatoj aŭ koloniistoj por eltrovi kaj esplori teritorion taŭgan por
koloniado:
la soldatoj, partoprenantaj en la ekspedicio, ricevos oficiran rangon
[1];
li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al
la bordo de Gvineo
FK
;
post Magelano multaj aliaj ekspedicioj atingis la insulon: hispanaj, anglaj,
nederlandaj, francaj, sed la intencoj loĝigi ĝin fiaskis pro malfacilaj
kondiĉoj
[2].
- b)
Vojaĝo al teritorio, pri kiu oni havas nesufiĉan scion, por esplori ties geografion,
geologion, flaŭron kaj faŭnon kc:
Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson,
priskribas la
aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso
FK
;
se oni malkovras ian forgesitan lingvon de iu tribo fortranĉita de la cetera
mondo ie en Centra Afriko, oni formas ekspedicion, elspezas konsiderindajn
sumojn, eldonas librojn pri tiu nova eltrovaĵo
Ret
;
ni rimarkas […] la verkon de Thor Heyerdahl „Ekspedicio
Kon-Tiki“
EeP
.
Rim.: Varbocele vojaĝoficejoj foje nomas defiajn, aventurajn vojaĝojn ‚ekspedicio‘, sed ili ne celas esploradon sed kontentigon de turismaj ambicioj: lastatempe la ekspedicio-turismo en Himalajo fariĝis trista fenomeno [3].
aventuro,
ekskurso,
kampanjo,
misio1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
2. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
3. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
2. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
3. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
- angle:
- expedition
- beloruse:
- 1.a экспэдыцыя, паход (вайсковы) экспэдыцыя, падарожжа
- ĉeĥe:
- expedice
- ĉine:
- 探险队 [tànxiǎnduì], 探险旅行 [tànxiǎnlǚxíng], 探险 [tànxiǎn]
- france:
- expédition (mil., sci.)
- germane:
- Expedition, Entdeckungsreise 1.b Forschungsreise
- hispane:
- 1.a expedición
- hungare:
- expedíció 1.a expedíciós hadtest
- itale:
- spedizione (missione)
- japane:
- 探検隊 [たんけんたい], 遠征軍 [えんせいぐん]
- katalune:
- expedició
- pole:
- ekspedycja, wyprawa
- portugale:
- 1.a expedição expedição
- ruse:
- 1.a поход, военная экспедиция экспедиция, путешествие
- slovake:
- expedícia
- ukraine:
- експедиція, подорож, похід