9kampanj/o PV

9kampanjo

POLEKONMIL Laŭplana agado dum limigita tempo por difinita celo: entrepreni energian kampanjon por la popolklerigado; kampanjo por ĉesigi fumadon inter maorioj [1]; post la elektoj ŝi povus eventuale […] aliĝi al la luterana eklezio, sed ŝi ne deziris fari tion kiel parton de la elekta kampanjo [2]; la konsumado de pulkvo tre multe suferis pro kampanjo celanta diskonigi precipe la maltaŭgajn kondiĉojn de ĝiaj ellaborado kaj disvendado [3]; Intel en siaj nunaj reklamokampanjoj emfazas al klientoj, ke „via infano bezonas procesoron Pentium III[4]; la troo da informoj prezentiĝas kiel eksponenciala pligrandiĝo de manipuladoj, de mensmanipuladoj, de trompoj, de mensogoj kaj de venenadaj kampanjoj [5]; okazas dum somero en Irlando memortago por honorigi geirlandanojn, kiuj servis, vundiĝis kaj mortis en ĉiuj militoj kaj kampanjoj, same en la pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj [6]; ekde la 22a de julio 1942 […] komenciĝis la likvidokampanjo de la varsovia getto [7].
Rim.: En la 17a jc la franca vorto „campagne“, transpreniĝis i.a. al la angla kaj germana lingvoj en la senco „operaco“.
1. Donald Rogers: Ŝanĝiĝas la direkto, Monato, 2001/01, p. 8
2. JSL: Novtipa prezidanto, Monato, 2000/04, p. 9
3. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
4. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
5. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Amnezio-amnestio, 2003
7. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
angle:
campaign
beloruse:
кампанія
bulgare:
кампания
ĉine:
征战 [zhēngzhàn], 活动 [huódòng], 战役 [zhànyì], 竞选活动 [jìngxuǎnhuódòng], 政治宣传活动 [zhèngzhìxuānchuánhuódòng]
france:
campagne (action systématique)
germane:
Feldzug, Kampagne
hispane:
campaña
hungare:
kampány
japane:
キャンペーン [きゃんぺーん], 運動 [うんどう], 活動 [かつどう], 戦役 [せんえき], ~方面作戦 [ほうめんさくせん]
nederlande:
campagne
pole:
kampania
ruse:
кампания
ukraine:
кампанія

9kampanji PV

Aranĝi kaj fari kampanjon: la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, kampanjas por atentigi kamparanojn pri la maljusteco kaŭzata al infanoj [8]; kampanjas sindikatoj por salajroj, kiuj ebligas vivtenadon [9]; Sendependiga Partio […] kampanjas por retiriĝo de Britio el EU [10]; nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netaŭgeco de O'Flaherty kiel irlanda reprezentanto ĉe la banko [11].
8. Christian Fabossou: Sklavoj -- kvinjaraĝaj, Monato, 2000/08, p. 14
9. Monato, D. E. Rogers: Protestoj kaj kampanjoj, 2013
10. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
11. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
angle:
campaign
beloruse:
праводзіць кампанію
ĉine:
造势 [zàoshì]
france:
faire une campagne, promouvoir
germane:
zu Felde ziehen, kämpfen (Kampagne), eintreten (für ein Ziel)
japane:
キャンペーンを張る [きゃんぺーんをはる]
pole:
prowadzić kampanię

balotkampanjo, elektokampanjo

Varboprogramo por kandidato antaŭ baloto: ni havas balotkampanjon, ĉiu klopodas por la siaj, jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo Metrop ; en usonaj elektokampanjoj ŝajne oni ĉiam bezonas aparte tiklajn temojn, por logi elektontojn [12].
12. Stefan Maul: Kanajlo-ŝtatoj, Monato, 2000/09, p. 05
germane:
Wahlkampagne, Wahlkampf

administraj notoj