2diktator/o PV
diktatoro
↝ 
Regnestro laŭleĝe ricevinta absolutan povon: en Romio, en tempo de danĝero, la senato povis nomumi diktatoron por sesmonata regado; komenciĝis longa kaj severa reĝimo de la diktatoro Franko [1]; (figure) hejme ŝi estas diktatoro (tre ordonema persono).
aŭtokrato, despoto, tirano
1.
Urs': Mia Ujo en la Reto, 2006-04-09
- angle:
- dictator
- beloruse:
- дыктатар
- ĉeĥe:
- diktátor
- france:
- dictateur
- germane:
- Diktator, Gewaltherrscher
- hispane:
- dictador
- hungare:
- diktátor
- katalune:
- dictador
- pole:
- dyktator
- portugale:
- ditador
- ruse:
- диктатор
- slovake:
- diktátor
- svede:
- diktator
diktatora
- Rilata al diktatoro, al lia regado; inda je diktatoro: la eksterlanda politiko de Usono apogas nuntempe alian diktatoran reĝimon [2].
2.
Fátima: Mia haveno en Esperantio, 2005-09-19
- angle:
- dictatorial
- beloruse:
- дыктатарскі
- france:
- dictatorial
- germane:
- diktatorisch
- hispane:
- dictatorial
- hungare:
- diktátori, diktatórikus
- katalune:
- dictatorial
- pole:
- dyktatorski
- ruse:
- диктаторский
diktatoreco 
- 1.
- Eco de diktatoro.
- 2. ↝
Regado de diktatoro; diktaturo: [en Romio] plej diversaj regadformoj estis elprovataj: reĝeco, respubliko, diktatoreco, imperiestreco... [3]; en Ĉinio ... sub la diktatoreco de la Ĉina Komunista Partio ne ekzistas penslibereco [4].
3.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉe la lando de la nigraĉemizuloj
4. Kurisu Kei: Penslibereco en Ĉinio, Monato, 2002:2, p. 6a
4. Kurisu Kei: Penslibereco en Ĉinio, Monato, 2002:2, p. 6a
- angle:
- dictatorship
- beloruse:
- 1. дыктатарства 2. дыктатура
- ĉeĥe:
- diktatura
- france:
- dictature
- hispane:
- 2. dictadura
- hungare:
- 1. diktátorság 2. diktatúra
- katalune:
- 2. dictadura
- pole:
- 2. dyktatura
- ruse:
- 1. диктаторство 2. диктатура
- slovake:
- diktatúra
diktatorema
- Ema trudi siajn decidojn: diktatorema gvidanto ... kontentiĝas pri la pasivismo de la grupanoj [5].
5.
B. Golden: Malgvidantoj de pasivistoj,
Eventoj, 1994-05, numero 53a
- angle:
- overbearing
- beloruse:
- дыктатарскі
- france:
- dictatorial (fig.)
- hispane:
- dictatorial
- hungare:
- diktátori hajlamú, diktatórikus
- katalune:
- autoritari, dominant
- pole:
- dyktatorski, apodyktyczny, despotyczny
- ruse:
- диктаторский, властный, деспотичный
- slovake:
- diktátorský, panovačný
administraj notoj
pri
diktator/o :
Indas trovi aŭtoritatajn ekz-ojn de la figursenca uzo kaj ankaŭ ekz-ojn, montrantajn sencnuancojn inter ~a, ~eca, ~ema, ~eska... Ŝajnas, ke ~ema rilatas al figura senco de ~o. [MB]