detergent/o, detergant/o

detergento, deterganto

(malofte)
Lavilo2, kiu solvas aŭ suspensiigas la malpuraĵon: ĉion lavis niaj junuloj, eĉ per detergentoj, por ke nenio stinku en la aŭtobuso [1]; ĉu niaj manĝaĵoj igas nin odori, aŭ ĉu la detergantoj [2]? SUB:lavpulvoro, lesivo1, sapo
Rim.: PIV2 derivas la vorton „deterganto“ el iu verbo „deterg/i“, kiu pli malpli signifas lavi aŭ purigi. Sed laŭ esperanta vortfarado, oni tiam devus nomi la lavilon „detergilo“. Mi rekomendas uzi la fundamentajn kaj regulajn vortojn „lavi“ kaj „lavilo“. [Wolfram Diestel]
1. Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, Monato, 2011/08, p. 16
2. Saliko: En fremda lando, Monato, 2006/03, p. 23
angle:
detergent
france:
détergent
germane:
Reinigungsmittel, Waschmittel, Tensid, Detergens
nederlande:
detergent

administraj notoj