*cim/o

*cimo

1.
Iu el hemipteroj: vi estas plata kiel cimo [1].
2.
ZOO Genro el familio cimedoj (Cimex) de du sangosuĉaj specioj, unu el ili estas la litcimo: abomena ĉambro, kaj cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj [2].
3.
KOMP Ĵargona vorto por miso, eraro, programa fuŝo (neevitebla tradukprunto el la angla): riparado de cimoj okazas sesfoje pli rapide ĉe liberaj programoj ol ĉe komercaj [3]; tio estas cimo en la versio, kiun mi elŝutis [4].
angle:
1. hemipteran 2. bedbug 3. bug
beloruse:
1. клоп 2. клоп 3. памылка (у праграме), блыха, баг, збой, глюк
ĉeĥe:
štěnice
ĉine:
1. 壁虱 [bìshī], 窃听器 [qiètīngqì], 臭虫 [chòuchóng] 3. 紕繆 [pīmiù]
france:
2. punaise (insecte) 3. bogue
germane:
1. Wanze 2. Plattwanze 3. Bug, Fehler
hebree:
פשפש
hispane:
1. hemíptero 2. chinche 3. error (de programación), bug
hungare:
1. poloska 2. poloska 3. programhiba, bug
itale:
1. cimice 2. cimici (ematofaghe) 3. baco (inf.)
japane:
バグ
katalune:
1. hemípter 2. xinxa 3. error (de programari)
latinece:
2. Cimex
pole:
1. pluskwa 2. pluskwa 3. bug, pluskwa
portugale:
2. percevejo
ruse:
1. клоп 2. клоп 3. ошибка, сбой, жук, глюк
slovake:
ploštica
ukraine:
клоп, блощиця, жарґ (інформ.)

litcimo

ZOO Specio de cimo (Cimex lectularius), kiu troviĝas precipe en litoj, kaj suĉas la sangon de homoj: la litcimoj ĝenerale aktivas nokte, ili trovas predon, homan aŭ bestan, pere de ĝiaj karbongaso kaj varmo, por nutri sin ili suĉas sangon, ĝis sepoble sian propran pezon [5].

nimfo de litcimo sur vesperto (Cimex lectularius)
CC BY-SA 2.0  [6]
angle:
bedbug
beloruse:
клоп
france:
punaise des lits
germane:
Bettwanze
hispane:
chinche de las camas
hungare:
házi poloska, ágyi poloska
itale:
cimice dei letti
japane:
トコジラミ, ナンキンムシ
katalune:
xinxa domèstica
latinece:
Cimex lectularius
pole:
pluskwa domowa
portugale:
perecevejo-de-cama
ruse:
клоп
ukraine:
клоп постільний, блощиця ліжкова

administraj notoj

lit~o: Mankas verkindiko en fonto.