burk/o
burko
- 1.

Islama vestaĵo surhavata de
virinoj, kiu kovras la tutan korpon kaj havas rektangulan duone
travideblan vualon antaŭ la okuloj, por ke ili ne povu esti
vidataj:
tre malmultaj estas demetintaj la burkon, eĉ ne tiuj, kiuj ne
portis ĝin antaŭ la talibanoj
[1];
en Irako, virinoj rajtis fariĝi inĝenieroj, ŝofori ŝarĝaŭtojn,
lasi siajn burkojn en la tirkesto
[2];
ili povas akiri helpon, se oni ilin devigas porti kaptukon aŭ
burkon
[3];
tiuj homoj ne devigas la infanon surmeti ĉapeleton, vualon, aŭ
burkon
[4];
ĉu islamanino rajtas porti la burkon?
[5].
ĉadoro,
hiĝabo,
nikabo
- 2.
PVEF
Mantelo farita de felto, tradicie surhavata de viroj
en Kaŭkazo:
ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko
kaj kun fusilo malantaŭ la dorso
[6];
la civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur
noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn
[7].
1.
J. Bousac, trad. M. Leon: Afganio vidate
de Herato, le Monde diplomatique, 2003-12
2. D. J. Harlow: Re: Tullius Detritus, soc.culture.esperanto, 2004-01-12
3. Monato, I. Durwael: Rajtoj pri ritoj
4. J. Schram: La libereco ne kredi, Ateismo, 2014-11 (19), paĝo 6
5. S. Halimi, trad. V. Lutermano: De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn, le Monde diplomatique, 2015-02
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27

- angle:
- 1. burka, burqa 2. burka
- beloruse:
- бурка
- ĉine:
- 1. 波卡 [bōkǎ]
- germane:
- 1. Burka
- indonezie:
- burka, burkak, burqa, selubung
- nederlande:
- 1. boerka
- ruse:
- 2. бурка
- ukraine:
- бурка