8bovl/o SPV
bovlo
- 1.
- Vazo farita el argilo, fajenco, porcelano, metalo aŭ alia materialo, kun aŭ sen anso, kaj ne havanta kolon: en la mateno Eŭtikia envenis por porti al mi bovlon da lakto [1]; ŝi vidis, ke kato faligis bovlon sur la plankon [2].
- 2.
Supersigno bovloforma, kia aperas i.a. super la esperanta litero ‹ŭ›: En la etnaj lingvoj la bovlo aperas en la ortografio de la rumana kaj la vjetnama ĉe la litero ă [3].
1.
Anna Lowenstein: La Ŝtona Urbo, jaro 1999a
2. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 52a
3. J.C.Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26

- angle:
- 1. bowl 2. breve
- ĉeĥe:
- 1. bowle (nádoba i nápoj), mísa hluboká
- france:
- 1. bol
- germane:
- 1. Schale
- hebree:
- קְעָרָה
- hispane:
- 1. cuenco, bol
- hungare:
- 1. csupor, tálka, ivócsésze, szilke
- pole:
- 1. miska
- portugale:
- 1. tigela
- rumane:
- 1. bol
- ruse:
- 1. плошка, миска, чаша 2. кратка
- slovake:
- 1. misa, okrúhla váza
- ukraine:
- миска, чаша, чашка