2strategi/o
strategio
- 1.
- Arto prepari planon de milito kaj plej bone kombini la movojn de armeo por konduki ĝin al renkonto kun la malamiko: la planantoj de la milita strategio uzis jam ofte elprovitan metodon: unue ili sendis al tiu regiono el Serbio la plej sovaĝajn speciale organizitajn unuojn de ekstremistoj […] [1]. taktiko, operaco, manovro
- 2.
- (figure) Arto lerte kombini rimedojn por trafi iun celon: ekonomia strategio [2]; celo de kresko-strategio estas antaŭ ĉio krei laboreblecojn, sed samgrave estas altiri pliajn investantojn [3]; Microsoft nun profitas de la cirkonstancoj por prepari ŝanĝon de sia strategio [4]; tamen ĉiu nova informo povas influi preventan aŭ resanigan strategion [5]; Teodoro uzas ŝercan strategion kun la snoboj, kies elcentaĵo da germanaj vortoj en unu frazo tro altas [6].
1.
Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
2. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11
3. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
4. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
5. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997/07, p. 14
6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003

- angle:
- strategy
- beloruse:
- стратэгія
- bulgare:
- стратегия
- ĉeĥe:
- strategie
- ĉine:
- 方策 [fāngcè], 战略 [zhànlu:è], 戰略 [zhànlu:è], 战法 [zhànfǎ], 戰法 [zhànfǎ]
- france:
- stratégie
- germane:
- Strategie
- hispane:
- estrategia
- hungare:
- hadászat, stratégia
- itale:
- strategia
- japane:
- 戦略 [せんりゃく], 策略 [さくりゃく], 計略 [けいりゃく], 方策 [ほうさく]
- nederlande:
- strategie
- pole:
- strategia
- portugale:
- estratégia
- ruse:
- стратегия
- slovake:
- stratégia
- ukraine:
- стратегія
strategiisto
- 1.
- Fakulo pri strategio: pri tiu tekniko la jugoslavaj militstrategiistoj estis ege kapablaj [7]; la strategiistoj de NATO malĝuste antaŭvidis la trapason de la operacoj[8].
- 2.
- (figure) ĉiu firmao laŭ la propraj strategiistoj rapide lernas de la konkurenco [9].
7.
Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
8. Jiři Patera: Fatala fiasko, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 4a
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, 2012
8. Jiři Patera: Fatala fiasko, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 4a
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, 2012
- angle:
- strategist
- beloruse:
- стратэг
- bulgare:
- стратег
- ĉeĥe:
- strategos, stratég
- ĉine:
- 策士 [cèshì]
- france:
- stratège
- germane:
- Stratege
- hungare:
- stratéga
- itale:
- stratega
- pole:
- strateg
- ruse:
- стратег
- slovake:
- stratég
- ukraine:
- стратег