be PIV2
be
(ekkrio)
- 1.
- Ekkrio de tiu, kiu estas konfuzita, senhelpa, konsternita: be! li staris senhelpe [1]. aĥ1, ho1, ho ve
- 2.
- Ekkrio esprimanta indiferentecon aŭ malplaĉon: „kial nek vi nek Stefano akceptas la propran konkludon?“ „be!“ prononcis Jano, ŝultroleve esprimante sian nekontenton […] „li ne impresas krimule“ [2]; aŭ venki aŭ velki – be! mi opinius konvena kompromison [3]. ba1ŝultrolevi
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 8
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 8
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 8
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 8
- ĉine:
- 1. 唉 [āi], 啊 [ā], 噫 [yī]
- france:
- 1. bah, ben...
- germane:
- 1. ach je, oh je, oje 2. bah, ach was