akme/o PIV1
akmeo
- 1.
- Paroksismo de malsano, kiam simptomoj intense aperas.
- 2.
- Apogeo2, floro4 (foje ironie): la akmeo de la klasikaj filozofoj estis ordinare fiksita de la antikvaj historiistoj je la 40-a jaraĝo [1]; „Jak en ĝel'“, jen akmeo de perversa kuirado, kiun la aŭtoro mokas per la vortoj „vanto“, „pala helo“, „te-feĉo“; [2]; ŝi troviĝis en akmeo de kolero [3]. florado2, kulmino2, zenito2
1.
Evaldo Pauli: Enciklopedio Pri Filozofio, A, 0145
2. Nova Fru-Esperanta Mansukripto, Parto II, JEN, Aŭg-Okt 1985, vol 1, p. 6
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 77a, p. 620a
2. Nova Fru-Esperanta Mansukripto, Parto II, JEN, Aŭg-Okt 1985, vol 1, p. 6
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 77a, p. 620a
- beloruse:
- акмэ
- ĉeĥe:
- akme - vyvrcholení, akmé
- ĉine:
- 2. 高潮 [gāocháo]
- france:
- acmé
- germane:
- 1. Akme 2. Höhepunkt
- hispane:
- 1. acmé
- malnovgreke:
- ἀκμή
- pole:
- 1. akme 2. szczyt, punkt kulminacyjny, kulminacja
- portugale:
- acme
- ruse:
- 1. кризис (болезни) 2. кульминация
- slovake:
- vyvrcholenie
- ukraine:
- акме