1paroksism/o JED

paroksismo

Plej alta grado de intenseco de iu sento, pasio aŭ malsano: febra paroksismo kun tintado en la oreloj proksimiĝas [1]; en ĉi tiuj vortoj, kvankam ili estis diritaj tre mallaŭte, sonis paroksismo pasia de homo, kutiminta venkadi [2]; en paroksismo de angoro kaj ofendita memamo Mary ; alie ŝi estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria paroksismo Metrop ; la akvo […] senĉese sin ĵetas en paroksismo de frenezo kaj ŝtelatendas, por engluti ĉion, kio kontraŭstaras al ĝi FdO ; la furiozo de la amaso nun leviĝis al paroksismo [3]. VD:akmeo, klimakso, kulmino2
angle:
paroxysm, fit, seizure
beloruse:
параксізм, прыступ, прыпадак
bulgare:
пристъп, пароксизъм
ĉeĥe:
paroxysmus
ĉine:
頂極 [dǐngjí], 顶极 [dǐngjí], 高潮 [gāocháo]
france:
paroxysme
germane:
Höhepunkt, Paroxysmus
hungare:
roham (betegségé), hevület, tetőpont, forrpont
japane:
激発 [げきはつ], 絶頂 [ぜっちょう], 発作 [ほっさ]
nederlande:
paroxisme
pole:
paroksyzm
portugale:
paroxismo
rumane:
acces
ruse:
приступ, припадок, пароксизм
slovake:
záchvat (prudký)
ukraine:
припадок, приступ, пароксизм

administraj notoj