aglomer/i PV

aglomeri ZR

(tr)
Kunigi en densan nedisiĝeman mason: MIN rokaĵo konsistanta el ŝtonetoj aglomeritaj en cimento [1]; merkatoj kie tutaj entreprenoj intertraktiĝas, interŝanĝiĝas, estas aglomerataj aŭ malkonstruataj [2]; aglomero ZR .
1. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Ataki la tabuon de la tabuoj ― For la privatan proprieton!
angle:
agglomerate ~o: agglomeration
beloruse:
нагрувашчваць
ĉeĥe:
aglomerovat, spojit teplem, spojit tlakem ~o: aglomerace
france:
agglomérer ~o: agglomération
germane:
zusammenballen, zusammenhäufen, agglomerieren ~o: Ballung, Zusammenballung, Anhäufung, Agglomeration
hebree:
לצרוף, לצבור ~o: מִצבָּר
hispane:
aglomerar ~o: aglomeración
itale:
agglomerare ~o: agglomerazione
nederlande:
een agglomeraat vormen
pole:
aglomerować, łączyć, skupiać, zlepiać ~o: aglomerat, zlepek, skupienie
portugale:
aglomerar
ruse:
соединять, скоплять, нагромождать, агломерировать ~o: агломерат, скопление
slovake:
stmeliť, tesne spojiť do kompaktného celku ~o: aglomerácia
turke:
toplanmak, toplayıp yığmak

aglomeraĵo

1.
MINTEK Densa nedisiĝema maso kunigita el pluraj substancoj: tiu substanco en la terinterno estas nomata magmo, kaj post forlaso de la vulkankratero ĝi povas esti lafo kaj vulkanaj sablo, polvo, tufo, […] kaj aglomeraĵo [3]; aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj [4]; la ministro pri energio […] jubilis pri la ekzisto de aglomeraĵoj de skistogaso en Litovio [5].
2.
ARKI Kunaĵo de pluraj urboj tia, ke ne plu estas klaraj limoj inter ili kaj ili aperas kiel unu urbego: necesas malpli ol du horoj de Bruselo, ĝia kvazaŭa pezocentro, por atingi ties kvar ĉefajn aglomeraĵojn, danke al reto de grandrapidaj trajnoj [6]; ĥaosa aglomeraĵo kun dudek milionoj da loĝantoj, Kairo konsistas el multegaj kvartaloj, inter kiuj la plimulto estis konstruitaj sen interveno de publika aŭtoritato [7]. SUB:metropolo3
3. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
4. Monato, last: Ora febro en Litovio
5. Monato, last: Revoj pri skistogaso
6. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo
7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Tahrir-placo, sep jarojn post la „revolucio“
germane:
1. Ballung, Agglomerat 2. Ballungsraum
hebree:
הִצטַבְּרוּת

administraj notoj