vot/o PVEF
voto

- 1.
 - Sankta promeso plenumi ion aŭ sin deteni de io: mi ankaŭ faris voton al Merkuro, ke se li helpos al mi trovi la forkurintojn, mi oferos al li du bovidinojn [1]; en sia iama voto, li inkluzivis plenan ĉastecon kaj deklaron, ke por plene dediĉi sin al Dio [2]; kompatindulo, ĉu vi forgesis mian voton pri ĉasteco [3]?
 - 2.
 - Promeso de nova kleriko sin dediĉi al dia servo: mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton [4].
 
Rim.:
                           Laŭ BL: (faka vorto, religia) ankaŭ eblas diri ĵurpromeso, solena promeso.
                           
                     1.
                           
                           Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
2. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Jen kiaj ni estas!
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 14. Sperto Saĝon Akrigas.
                  2. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Jen kiaj ni estas!
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 14. Sperto Saĝon Akrigas.
- angle:
 - vow
 - beloruse:
 - абяцаньне, зарок
 - ĉeĥe:
 - vótum, zaslíbení, záslib
 - ĉine:
 - 誓約 [shìyuē], 誓约 [shìyuē], 誓 [shì], 誓言 [shìyán], 許願 [xǔyuàn], 许愿 [xǔyuàn]
 - france:
 - 1. vœu (rel.) 2. vœux (rel.)
 - germane:
 - Gelübde 1. Gelöbnis
 - greke:
 - ευχή
 - hispane:
 - voto
 - hungare:
 - fogadalom
 - japane:
 - 神への誓い [かみへのちかい], 願 [がん], 誓願 [せいがん]
 - katalune:
 - vot, promesa
 - nederlande:
 - gelofte
 - pole:
 - przyrzeczenie uroczyste, ślubowanie
 - portugale:
 - voto
 - ruse:
 - обет, зарок
 - slovake:
 - sľub, zaľúbenie
 - ukraine:
 - обіт, обітниця, урочиста обіцянка, зарік, зарок
 
voti
                     (tr)
                  - 
                              Sankte promesi
                              iun agadon, sindediĉon aŭ sindetenon:
                              
                                 dum sia militservo, li votis, fidele kaj plene, dediĉi sin al plibonigo de
                                 la vivkondiĉoj de siaj kunhomoj, se Dio lasos lin vivi, kaj ne morti dum tiu milito
                                 [5];
                                 
                              
                                 bela junulino estas kaptita de grafo kaj dorlotata, kvankam mallibera, en
                                 luksa ĉambro, ŝi votas pilgrimi ĉiujare al preĝejo de certa sanktulo, se li ebligos al ŝi
                                 eskapon
                                 [6].
                                 
                              
dediĉi1,
                           oferi1 
Rim.:
                           Laŭ BL: (por la signifo voĉdoni) prefere diru voĉdoni.
                           
                     5.
                           
                           Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo
6. Monato, Donald Broadribb: Fabeloj tradiciaj kaj moderne verkitaj
                  6. Monato, Donald Broadribb: Fabeloj tradiciaj kaj moderne verkitaj
- angle:
 - vow
 - beloruse:
 - даць абяцаньне, зарачыся
 - ĉeĥe:
 - zaslíbit se
 - ĉine:
 - 誓 [shì], 发愿 [fāyuàn], 發願 [fāyuàn], 起誓 [qǐshì], 发誓 [fāshì], 發誓 [fāshì], 誓言 [shìyán]
 - france:
 - faire vœu, prononcer ses vœux
 - germane:
 - geloben
 - greke:
 - εύχομαι
 - hispane:
 - hacer un voto o votos, prometer
 - hungare:
 - fogadkozik, fogadalmat tesz
 - japane:
 - 神に誓う [かみにちかう], 願をかける [がんをかける], 誓願する [せいがんする]
 - katalune:
 - votar (rel.)
 - nederlande:
 - een gelofte afleggen, plechtig beloven
 - pole:
 - złożyć śluby, ślubować Bogu
 - portugale:
 - votar, fazer votos
 - ruse:
 - дать обет, заречься
 - slovake:
 - sľubom sa zaviazať, zložiť sľub
 - ukraine:
 - дати обітницю