*traĥe/o PV

*traĥeo

1.
ANA Spirtubo ĉe vertebruloj kondukanta la aeron de la laringo al la pulmoj kaj dividiĝanta ĉe la malsupra parto en du branĉojn nomatajn bronkoj: antaŭ 45 000 jaroj vivis la ina mamutido […], en ŝiaj naza kavo, faŭko kaj traĥeo oni trovis ŝlimon, verŝajne ŝi sufokiĝis pro ŝlima lavango [1].
2.
ZOO Spirtubo ĉe surteraj artikuloj: traĥeoj, sistemoj de brankaj tuneloj […] liveras oksigenon rekte al la unuopaj ĉeloj ĉe multaj insektoj [2].
3.
BOT Vaskulo, kies ĉelo malhavas transversajn vandojn. SIN:perfekta vaskulo
angle:
1. trachea, wind pipe
beloruse:
1. трахея
france:
1. trachée
germane:
1. Luftröhre, Trachee 2. Trachee
hispane:
1. tráquea
hungare:
1. légcső
itale:
trachea
japane:
気管 [きかん], 導管 [どうかん]
katalune:
tràquea 1. tràquea
latinece:
1. trachea 2. trachea
nederlande:
1. luchtpijp
pole:
1. tchawica 2. tchawka
portugale:
1. traquéia
ruse:
1. трахея
ukraine:
трахея, дихальне горло, судина

traĥeuloj PIV2

ZOO Tradicia grupo ampleksanta multpiedulojn kaj sespiedulojn; artikuloj, spirantaj per traĥeoj kaj plejparte vivantaj sur tero aŭ en aero: araneuloj, multpieduloj, insektoj, kaj aliaj (Tracheata).
beloruse:
трахейнадыхальныя (падтып), непаўнавусыя (падтып)
germane:
Tracheentiere
itale:
tracheati (zool.), antennati (zool.)
latinece:
Tracheata
pole:
tchawkowce, tchawkodyszne, tchawkodyszce

administraj notoj

~uloj : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.