*te/o PV

*teo

1.
Sekigitaj folioj de tearbo: mi ankaŭ donacos al vi du plenajn poŝojn da teo, tute verda kaj freŝa, kiun mi mem ŝirkolektis [1]; la ofica salajro ne sufiĉas eĉ por teo kaj sukero [2].
2.
KUI Trinkaĵo infuze preparita el folioj de tearbo: anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo [3]; ŝi baldaŭ pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj [4]; vi devas veni dimanĉe […] al teo [5]; ne malhelpas, se oni trinkas superfluan glason da teo [6].
3.
(komune) Tizano el iu alia vegetaĵo ol teo1: ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas [7]; ŝian teon el milfolio kun pistita sovaĝa rozo kaj fragaj folioj tie ne eblis servi [8].
angle:
tea
beloruse:
гарбата
bulgare:
чай
ĉeĥe:
čaj, čajovník čínský
ĉine:
茶 [chá] 1. 茶叶 [cháyè]
france:
thé
germane:
Tee 1. Teeblätter 2. Tee [ankaŭ aliaj plantoj ol Camellia sinensis] 3. Aufguss [aliaj plantoj ol Camellia sinensis], Kräutertee [aliaj plantoj ol Camellia sinensis], teeähnliches Erzeugnis [ISO3720, aliaj plantoj ol Camellia sinensis]
hinde:
2. चाय [cāy]
hispane:
hungare:
tea
indonezie:
teh
japane:
[ちゃ], 紅茶 [こうちゃ], チャ
katalune:
te
nederlande:
thee
pole:
herbata
portugale:
chá
ruse:
чай
slovake:
čajovník čínsky
svede:
te
tibete:
ཇ་
turke:
çay
ukraine:
чай

blanka teo

KUI Delikata, ordinare multekosta teo1 precipe el burĝonoj, malmulte oksidigita, kaj trinkaĵo per ĝi preparita: trinku multe da akvo, kelke da tasoj da verda aŭ blanka teo kaj almenaŭ unu glason da freŝe elpremita frukt- aŭ legom-suko kun fibroj tage [9].
9. L. Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, Monato, 2013:07, p. 19a
france:
thé blanc
pole:
herbata biała

nigra teo, ruĝa teo

KUI Longe konservebla teo1 kies folioj estis krom sekigitaj ankaŭ oksidigitaj, kaj trinkaĵo per ĝi preparita: tiu juna niĝerano alvenis antaŭ 8 jaroj ... konanta nur nigran teon... ne verdan [10]; la bonodoro de ruĝa teo kaj la buljono el grandaj ostoj miksiĝas [11].
Rim.: „Ruĝa teo“ estas la ordinara ĉina nomo de tiuspecaj teoj, kaj en tiu nomsistemo la nigraj teoj estas nur postfermentintaj specoj. Tial en internacia uzo „nigra teo“ povas esti malklara. [ĵv]
10. T. Coloma. trad. J.-M. Cash: La neverŝajna epopeo de la Afrikanoj en Ĉinujo, Le Monde diplomatique, 2010-05
11. Li Lu: Dek pladoj el te-festeno, Ĉina Radio Internacia, 2013
france:
thé noir
pole:
herbata czarna, herbata czerwona

verda teo

KUI Teo1 kies folioj estis sekigitaj kun apenaŭa oksidigo, kaj trinkaĵo per ĝi preparita: verda teo laŭdire kontribuas al resaniĝo [12].
12. A. Oberndorfer: Verda teo - la miraklaĵo, Esperanta Retradio, 2012-12-18
france:
thé vert
pole:
herbata zielona

tearbo

1.
BOT Specio de kamelio (Camellia sinensis), azia arbedo uzata por produktado de la teo: iun tagon, kiam li ripozis sub tearbo, folio falis en lian tason [13].
branĉo kun tefloro Tea, Hangzhou, Ĉinujo
CC BY-SA 3.0  [14]
2.
BOT Arboj kaj arbustoj el la genroj Baeckea, Kunzea, Leptospermum kaj Melaleuca, el familio mirtacoj, el kies folioj oni preparis en aŭstraliaj regionoj teon en la 18a jc., sed nuntempe uzataj por produkti odorantajn oleojn: la plej multaj el la pli grandaj specioj [de la genro melaleŭko] ankaŭ estas konataj kiel „tearboj“ [15].
branĉo kun fruktokapsuloj de aŭstralia tearbo (Melaleuca alternifolia)
CC BY-SA 4.0  [16]
angle:
1. tea tree
france:
1. théier
germane:
1. Teestrauch 2. Teebaum
hungare:
1. kínai teacserje
japane:
チャ, 茶の木 [ちゃのき]
katalune:
1. te
latinece:
1. Camellia sinensis 2. Baeckea 2. Kunzea 2. Leptospermum 2. Melaleuca
nederlande:
1. theestruik
pole:
1. krzew herbaciany 2. drzewo herbaciane, melaleuka skrętolistna
portugale:
1. chá
ruse:
1. чай (растение)
turke:
1. çay
ukraine:
чайний кущ

administraj notoj

~arbo: Mankas verkindiko en fonto.