Rurik/o
Ruriko
- 1.
Vira antaŭnomo orientslava.
Rim.: De la skandinava „Hrørekr“ („famo“ + „reĝo“, kp la islandajn hródr, ríkr); samdevena kiel la okcidenta Rodrigo.- 2.
Nomo de la fondinto de la unua dinastio
de la orientslavaj
princoj (m. 879):
tio estis en la tempo de Miĥaelo la imperiestro greka,
kaj Boriso princo de Bulgarujo, kaj Rastislavo princo
de Moravio, kaj Kocelo princo de Balatono, kaj Ruriko
princo de Novgorodo, en la jaro de l' mondo 6371a
[862/863 de Kristo]
[1].
1.
S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1998, num. 12a
- beloruse:
- Рурык
- ĉine:
- 留里克 [Liúlǐkè]
- france:
- Riourik
- germane:
- Rurik
- hungare:
- Rurik
- itale:
- Rurik
- katalune:
- Rurik
- pole:
- Ruryk
- ruse:
- Рюрик
rurikido
- beloruse:
- рурыкавіч
- ĉine:
- 留里克王朝 [liúlǐkèwángcháo]
- germane:
- Rurikid
- hungare:
- Rurikok
- itale:
- discendente di Rurik
- katalune:
- ruríquida
- pole:
- Rurykowicz
- ruse:
- рюрикович
