perpleks/a PVEF
perpleksa
-
Ŝanceliĝa pro senkonsileco,
hezitanta inter pluraj kontraŭaj decidoj:
la maljuna hundo perplekse saltis jen unuflanken jen aliflanken
Kiso
;
oni devus aŭskulti, per kia perpleksa tono li diris tion, proksimume kvazaŭ li
volus diri: „kiiio? vi ne kredas, ke ekzistas mara akvo?“
MortulŜip
;
Ŝia korpo, la ebriiga tuŝapudeco de Ŝiaj inaĵoj, […] Ŝia varme mola
polmo – ĉio ĉi min igis tutperpleksa
SkandalJozef
;
„ĉu ĉio estas en ordo?“ sed neniu respondo venis […] li staris
[…] kaj rigardis perplekse
ChR
.
dubi, konfuzi, embarasi, konsterni
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri konfuzita, dubanta, senkonsila.
- beloruse:
- разгублены, зьдзіўлены, зьбянтэжаны, ашаломлены
- ĉeĥe:
- perplex, perplexní, pomatený, zaražený
- ĉine:
- 裴回 [péihuí], 手足无措 [shǒuzúwúcuò], 手足無措 [shǒuzúwúcuò]
- france:
- désorienté, indécis, perplexe
- germane:
- perplex, bestürzt, verdutzt, unschlüssig, ratlos, fassungslos, hin und her gerissen
- hispane:
- perplejo, -a
- hungare:
- zavarodott, határozatlan, bizonytalankodó
- japane:
- 当惑した [とうわくした], 途方にくれた [とほうにくれた], まごついた
- katalune:
- perplex
- nederlande:
- perplex, verbluft, besluiteloos
- pole:
- bezradny, zakłopotany, zmieszany
- portugale:
- perplexo
- rumane:
- neajutorat, confuz
- ruse:
- растерянный, недоуменный, озадаченный, ошеломлённый
- slovake:
- pomätený, protizmyselný
- ukraine:
- спантеличений, приголомшений, розгублений, стурбований, здивований
perplekso
- Embaraso antaŭ neatendita situacio, malfacile solvebla afero: „vi misaŭdis, Jano,“ ŝi diris per tre stranga voĉo, kiu sendis la edzon al profundegoj de perplekso ChM ; en sia perplekso Margarita ekkriis tiom laŭte, ke al ŝi turniĝis la rigardoj de homoj pasantaj MkM ; la palataligitaj „ĉji, ŝji“ estas skribataj „qi, xi“, kiuj kaŭzas senfinan perplekson al neĉinoj [1].
- beloruse:
- разгубленасьць, замяшаньне, зьдзіўленьне
- ĉeĥe:
- zmatek
- ĉine:
- 大恐慌 [dàikǒnghuāng]
- france:
- désarroi, irrésolution, perplexité
- germane:
- Bestürzung, Ratlosigkeit
- hispane:
- perplejidad
- hungare:
- zavar, határozatlanság, bizonytalankodás
- japane:
- 当惑 [とうわく], 困惑 [こんわく]
- katalune:
- perplexitat
- nederlande:
- verbazing
- pole:
- zakłopotanie
- rumane:
- perplexitate
- ruse:
- растерянность, замешательство, недоумение, смятение
- slovake:
- zmätok
perpleksiĝi
- Fariĝi perpleksa: la servisto, kiu antaŭ la fulmotondro estis aranĝanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksiĝis sub ties rigardo, konsternite, ĉu li faris ion mise MkM ; ofte dum batalo maldika viro, sunbrunigita, marŝas flanke de palhaŭta riĉulo trodika, kaj vidas lin malfacile spiri kaj perpleksiĝi Rsp ; ili efektive iom perpleksiĝas, ĉar ili nun tute perdis la fadenon MortulŜip .

- beloruse:
- разгублівацца, зьдзіўляцца
- ĉine:
- 沉不住气 [chénbùzhùqì], 沉不住氣 [chénbùzhùqì], 迷惘 [míwǎng]
- germane:
- unsicher werden, den Faden verlieren, die Fassung verlieren
- pole:
- być zakłopotanym
- rumane:
- să fie confuz