*parentez/o PV

*parentezo

1.
GRA Klariga kromparto de teksto (vorto, subfrazo aŭ frazoj), ofte gramatike sendependa je ĝi: post parentezo dediĉita al la sorto de aliaj sovetaj esperantistoj […], li alvenas al la esenca rolo, kiun laŭ li ludis la leteroj de mia patro en la tragika fino de la ukraina poeto [1].
2.
TIP Krampo3: mallongigo en parentezoj [2]; sekvonte mi signos la plialtiĝon de la bruo per ekkria signo inter parentezoj [3].
angle:
parenthesis
beloruse:
1. тэкст у дужках 2. дужка
ĉeĥe:
parenteze, vsuvka
ĉine:
括弧 [kuòhú], 圆括号 [yuánkuòhào], 圓括號 [yuánkuòhào], 括号 [kuòhào], 括號 [kuòhào]
france:
1. incise, digression 1. incise 2. parenthèse
germane:
1. Parenthese, Anmerkung, Einschub 2. Klammer
hispane:
1. paréntesis, inciso (interrupción para aclarar) 2. paréntesis
hungare:
1. zárójeles megjegyzés 2. zárójel
japane:
挿入句 [そうにゅうく], かっこ
katalune:
parèntesi
nederlande:
1. parenthese 2. haakje
perse:
1. جملهٔ معترضه 2. پرانتز، کمانک
pole:
1. wtrącenie 2. nawias
portugale:
parêntese (sinal gráfico) 1. parêntese
ruse:
1. текст в скобках 2. скобка
slovake:
parentéza, vsuvka
ukraine:
вставне слово або речення, дужки

parenteza

1.
Flanke rimarkita; krome menciita: ankoraŭ unu parentezaĵo: reveninte sur sian lokon, […] Petroviĉ plene aprobis ĉiujn decidoformulojn [4].
2.
Prezentita en parentezo2: la persono, al kiu mesaĝo estas destinita, enkodiĝas kiel parenteza numero [5]; por ke XML-dokumento estu „bonforma“ […] la markoj formu „parentezan strukturon“ [6].
angle:
parenthetical
france:
2. digressif, enchâssé
germane:
1. nebenbei 2. in Klammern
pole:
1. nawiasowy 2. w nawiasach
ukraine:
вставний

parenteze

1.
Kiel klariga enŝovo; cetere, flanke, krome menciite: parenteze, pedantulo povus prave rimarkigi ke […] [7]; parenteze mi suspektas, ke tiu estas bonega komercistino [8]; ni notu, parenteze, ke […] [9].
2.
Skribite en parentezo2, t.e. krampoj: (parenteze mi rimarkas, ke ĉi tion mi komunikas al la Leganto jam nur kun rezervo, ĉar […] mi mem dubas […]) [10];
angle:
by the way, incidentally, parenthetically
ĉine:
順帶一提 [shùndàiyītí], 顺带一提 [shùndàiyītí]
germane:
1. nebenbei bemerkt, einschiebend, fernerhin 2. in Klammern
japane:
かっこで囲んで [かっこでかこんで], 余談ながら [よだんながら]
pole:
nawiasem mówiąc

administraj notoj