2paraf/o PV

parafo

1.
JUR Mallongigita subskribo, kian oni uzas ekzemple por rapide validigi ĉiujn paĝojn de dokumento: mi skribas la tekston kaj via patro desegnas sube sian parafon [1]; se oni jam skribis pli ol 200 paĝojn, ke oni povas streki senpene – kvazaŭ parafon ĉe letero – la bagatelajn 40 [2]; unue, lia propramana aŭdaca parafo! ĉe la flanko, oblikva skribaĵo de la mano de la financa direktoro [3]. VD:monogramo
2.
TIP Propramana distingiga streko aldonita al desegnita subskribo: sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon [4].
monogramo de Karolo la Granda kun y-forma parafo ene de la lozanĝo
PD  [5]
1. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 1919
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Epilogo
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
5. Buchscan von wolpertinger, Urkunde vom 31. August 790 aus Müller-Baden, Emanuel (Hrsg.): Bibliothek des allgemeinen und praktischen Wissens, Bd. 2. - Berlin, Leipzig, Wien, Stuttgart: Deutsches Verlaghaus Bong & Co, 1904. - 1. Aufl.: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Karldergrossesignatur.jpg
angle:
2. paraph
beloruse:
росчырк
ĉeĥe:
paraf, parafa
ĉine:
1. 符記 [fújì], 符记 [fújì], 縮寫式 [suōxiěshì], 缩写式 [suōxiěshì]
france:
parafe, paraphe
germane:
Paraphe, Signatur 1. Kürzel, Namenszug
hispane:
rúbrica
hungare:
1. kézjegy 2. cikornya (névaláíráson)
japane:
署名につける飾り書き [しょめいにつけるかざりかき], 花押 [かおう], 略署名 [りゃくしょめい]
nederlande:
paraaf
pole:
parafa, skrót podpisu
portugale:
rubrica (assinatura abreviada) 2. cetras
rumane:
parafa, scurtarea semnăturii
ruse:
росчерк
slovake:
podpisová značka, šifra
ukraine:
параф, розчерк, ґриф, скорочений підпис

parafi

Marki, aprobi, konfirmi per parafo: la filo Linŝardo estis parafinta sian subskribon malsupre de la paperfolio al li prezentita [6]; (figure) la griza gasto parafis sian diron per elmontro de dika fasko de ĉervoncaj bankbiletoj [7]. VD:sigeli, stampi
beloruse:
парафіраваць
ĉine:
草签 [cǎoqiān], 草簽 [cǎoqiān]
germane:
paraphieren, gegenzeichnen
japane:
飾り書きをつけて署名する [かざりかきをつけてしょめいする]

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.