2panik/o PV

paniko

Neretenebla teruro, individua aŭ kolektiva timo, kaŭzanta neracian aŭ histerian konduton: sed se okazas, ke la luno stariĝas antaŭ la suno, tiam fariĝas mallumiĝo kaj granda paniko en la mondo [1]; la pafado kaŭzis panikon sur la asfalto en la korto [2]. VD:alarmo, konfuzo, perplekso
angle:
panic
beloruse:
паніка
bulgare:
паника
ĉeĥe:
panika
ĉine:
恐慌 [kǒnghuāng]
france:
panique
germane:
Panik
hispane:
pánico
hungare:
pánik
nederlande:
paniek
pole:
panika, popłoch
portugale:
pânico
rumane:
alarmă, panică
ruse:
паника
slovake:
proso
svede:
panik

paniki

1.
(ntr)
Esti en paniko: la homoj, kiuj kolektiĝis tie dum la brulego, (ek)panikis kaj fuĝis je la lasta momento [3]; kaj ĝiaj (= de la registaro) violentaj reagoj pruvas tion: ĝi panikas, kaj prave [4]; (figure) Trevor Steele komentas la malaltan kvanton de vizitantoj: „Ni ne paniku, la printempa ĉeestantaro estas ĉiam malplia ol la aŭtuna“ [5]; en la barcelona UK (1909) de Saussure klarigis al la esperantistoj, ke ili ne paniku, kiam sciencisto aŭ lingvoteoriulo faras lingvistikan analizon pri Esperanto kaj alvenas al diverĝaj konkludoj en iuj detaloj [6]; (frazaĵo) la okuloj panikas, la manoj praktikas.
2.
(evitinde) (tr)
Panikigi: la ideo, kiu panikas Vaŝingtonon, pagi la nafton al la produktantoj ne plu en dolaroj [7].
3. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
4. A. Mitzna, trad. V. Lutermano: Jen pro kio s-ro Ariel Sharon timas, Le Monde diplomatique, 2003-12
5. K. Kniivilä: Malrekorda malferma tago, libera folio, 2004-04-13
6. A. Künzli: René de Saussure..., en: Studoj pri interlingvistiko, 2001
7. B. Cassen, trad. V. Lutermano: Eŭropa Unio malsana pro atlantikismo, Le Monde diplomatique, 2003-05
beloruse:
1. панікаваць, быць у паніцы 2. вызываць паніку
ĉeĥe:
splašit (koně), způsobit paniku
ĉine:
惊惶失措 [jīnghuángshīcuò], 驚惶失措 [jīnghuángshīcuò]
france:
paniquer
germane:
panisch sein
japane:
おびえさせる, 動転させる [どうてんさせる], 恐慌を引き起こす [きょうこうをひきおこす]
pole:
wpadać w panikę
rumane:
intra în panică
ruse:
1. паниковать la okuloj ~as, la manoj praktikas: глаза боятся ‐ руки делают .
slovake:
spôsobiť paniku

panikigi

(tr)
Kaŭzi panikon: ĉi tiu famo panikigis la Mosĥozupron Metrop ; mi penis kuraĝigi hezitanton meti esploreman piedon en malprofundan akvon, ne ĵeti lin en oceanon, kies vasteco eble panikigus lin [8].
8. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
beloruse:
вызываць паніку
france:
paniquer, faire paniquer
germane:
Panik verbreiten, panisch machen
pole:
wywoływać panikę
rumane:
provoacă panică
ruse:
сеять панику, вызвать панику

ekpaniki

(ntr)
Fali en panikon (la komenca aspekto de paniki1): ankaŭ la plej bonaj batalĉevaloj facile ekpanikas dum la fulmotondro [9]; la garantiuloj ekpanikis kaj komencis fuĝi [10]; kiam la grupo ... longe ne povis trafi enen, ĉar tie ĉiuj dormis, ni ekpanikis [11].
9. A. Lundkvist, trad. B. Nilsson: La volo de l' ĉielo, 1970
10. Ĝangalo
11. Jefim Z.: Impresoj pri Ago-Semajno en Zakopane, [2005?]
beloruse:
запанікаваць
germane:
in Panik geraten, panisch werden
pole:
spanikować
rumane:
se panica
ruse:
запаниковать, впасть в панику

administraj notoj