*nur UV

*nur

Adverbo signifanta:
1.
Tiom, kaj ne pli ol tiom (kiom sekvas); tio, kaj ne pli ol tio (kio sekvas): en la ĉambro sidis nur kelke da homoj [1]; biletoj kostas nur 10 ĝis 50 juanojn [2]; tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta [3]; en nia lando sin ne trovas montoj sed nur montetoj [4]; ŝi estas nur dekkvin-jara [5]; [li] estas ne nur diligenta, sed ankaŭ pia [6]; li povas paroli nur pri la plej ĉiutagaj aferoj [7]; Esperanto estas nur lingvo [8].
2.
Ne alie ol: mi tion faris nur por plaĉi al vi; via vino estas nur ia abomena acidaĵo [9]; kun vi oni povas paroli nur malkaŝe [10]; nur aŭskultu mian voĉon [11]; ŝi nur ploris [12]; rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utilo [13].
3.
Ke io okazas (aŭ okazis aŭ okazos) pli malfrue ol normale aŭ pli malfrue ol kiam oni kalkulis aŭ esperis aŭ antaŭtimis: li vekiĝis nur vespere [14]; [li] revenos nur la 20-an [15]; nur kiam ili leviĝis, li rimarkis, kiu estis lia najbaro [16]; oni komprenos nur iam poste [17]. SIN:erst, maljam, ne antaŭ
4.
Ne pli malfrue ol: mi atendos vin nur ĝis la 6a; [li sieĝos] nur ĝis certa tempo [18]; neĝo kaŝas nur ĝis printempo PrV .
Rim. 1: Same kiel ne, la adverbo nur devas ĉiam senpere stari antaŭ la vorto, kiun ĝi koncernas kaj limigas: mi deziras nur iom promeni kun vi; mi deziras promeni nur kun vi; ni diros nur kelkajn vortojn pri la lingvoj artaj; ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj EE ; [tio estas] batalilo nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj EE ; ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj […] EE ; al laborado por Esperanto instigas nin […] nur la penso pri la granda ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas [19] ni povos venki nur se ni zorgeme konservos al nia lingvo ĝian simplecon kaj facileconZ ; per reformado ni nur perdos ĉion akiritan [20]; li rapidis, kiel li nur povis [21]; nur post longa serĉado ni trovis ilin.
Rim. 2: En multaj okazoj la vortoj „nur“ kaj „sole“ estas samvaloraj: nur li (aŭ li sole) estas kulpa. Sed ambaŭ ne estas ĉiuokaze samsignifaj kaj indiferente uzeblaj: li nur promenis signifas: li ne faris alion ol promeni; li sole promenis povas signifi: li promenis izole, estante sola aŭ: li, inter la ceteraj, estis la sola, kiu promenis. En tiu ĉi lasta senco la frazeto egalvaloras kiel: nur li promenis. Tamen estas konsilinde, pro klareco, uzi la esprimon li sole promenis nur en la unua signifo. Zamenhof uzis ofte la esprimon „sole nur“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §38.
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
5. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
7. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
10. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:13
12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
14. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXII
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:24
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
afrikanse:
net
albane:
vetëm
amhare:
ብቻ
angle:
only only (adv), merely
arabe:
فقط
armene:
պարզապես
azerbajĝane:
yalnız
beloruse:
толькі
bengale:
ঠিক
birme:
bosne:
samo
bretone:
ne ... ket nemet, hepken, nemetken
ĉeĥe:
jen, jenom, pouze 3. teprv
ĉine:
仅仅 [jǐnjǐn], 僅僅 [jǐnjǐn], 仅 [jǐn], 僅 [jǐn], 单单 [dāndān], 單單 [dāndān], 只 [zhǐ], 唯有 [wéiyǒu], 只是 [zhǐshì], 唯一 [wéiyī]
dane:
bare
estone:
lihtsalt
eŭske:
besterik
filipine:
lamang
finne:
1. vain, ainoastaan 2. vain, pelkästään 3. vasta
france:
ne ... que, seulement
galege:
germane:
1. nur, bloß 2. nur, bloß, ausschließlich, lediglich 3. erst 4. nur bis, nicht später als
greke:
μόνο
guĝarate:
માત્ર
haitie:
jis
haŭse:
kawai
hebree:
רק 1. בסך הכל
hinde:
बस
hispane:
sólo, solamente
hungare:
csak, csupán
igbe:
dị nnọọ
indonezie:
hanya
irlande:
ach
islande:
bara
japane:
ただ
jave:
mung
jide:
נאָר
jorube:
o kan
kanare:
ಕೇವಲ
kartvele:
უბრალოდ
kazaĥe:
әділ
kimre:
yn unig
kirgize:
так
kmere:
គ្រាន់តែ
koree:
단지
korsike:
solu
kose:
nje
kroate:
upravo
kurde:
adîl
latine:
iustus
latve:
tikai
laŭe:
ພຽງແຕ່
litove:
tiesiog
makedone:
само
malagase:
fotsiny
malaje:
hanya
malajalame:
വെറും
malte:
biss
maorie:
tika
marate:
फक्त
monge:
xwb
mongole:
зүгээр л
nederlande:
1. slechts, maar (slechts) 2. enkel (slechts), maar (slechts), slechts, alleen (slechts) 3. pas (niet eerder dan), maar (slechts) 4. maar (slechts), enkel (slechts), slechts
nepale:
केवल
njanĝe:
basi
okcidentfrise:
krekt
panĝabe:
ਹੁਣੇ ਹੀ
paŝtue:
يوازې د
pole:
dopiero, tylko
portugale:
só, somente, apenas
ruande:
gusa
rumane:
de-abia, doar
ruse:
только, лишь
samoe:
tonu
sinde:
بس
sinhale:
පමණක්
skotgaele:
dìreach
slovake:
až, iba, len, výlučne
slovene:
samo
somale:
kaliya
ŝone:
chete
sote:
feela
sunde:
adil
svahile:
tu
taĝike:
танҳо
taje:
เท่านั้น, เพียง, เพียงแค่
tamile:
வெறும்
tatare:
гадел
telugue:
కేవలం
tibete:
ཙམ་
ukraine:
просто
urdue:
صرف
uzbeke:
faqat
vjetname:
chỉ
volapuke:
1. te 2. te
zulue:
nje

nura

Ne plia ol, ne alia ol, tute apartenanta al unu speco, unukaraktera, simpla 2, pura 1: tio estas nura eraro (nenio alia ol eraro); tio estas nura hazardo (ne pli ol hazardo); la nura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn; ĉu ĝi servus por io alia, ol por nura incensado [22]? lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon [23]; la aŭtoro sukcesis jam en la nuran titolon enŝovi 6 nulojn [24]!
Rim.: Ne konfuzu „nura“ kaj sola: li estas nura fiulo (nenio alia ol fiulo); li estas (la) sola fiulo (ununura, senkomplica).
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:6
23. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, p. 168a
24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
angle:
mere, only (adj)
beloruse:
адзіны, просты
bretone:
hep mui ken, ha netra ken
ĉeĥe:
pouhý
ĉine:
純粹地 [chúncuìde], 纯粹地 [chúncuìde], 只 [zhǐ]
finne:
pelkkä, silkka, jo (pelkkä)
france:
simple (pur et simple)
germane:
bloß, rein
hebree:
ℷרידא
hispane:
único
hungare:
csupa, merő
japane:
ただの, 単なる [たんなる]
nederlande:
zuiver (louter), louter
portugale:
mero
ruse:
один только, простой
slovake:
samý, číry
ukraine:
просто, один/одна/одне лиш(е)

nurnura

Vere nura, sen io kroma: tiu ĉi triopo estas nurnuraj amikoj, kiujn la komunumestro havas [25].
25. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
angle:
sole (adj, only and without exception)
beloruse:
толькі адзін, адзін-адзінюткі
ĉeĥe:
pouhý
ĉine:
惟一 [wéiyī], 独 [dú], 獨 [dú], 唯一 [wéiyī]
france:
pur et simple, seul et unique
germane:
einziger
slovake:
samý, číry

ununura

Unika: ŝia ununura filo; ekzistas ununura Dio, rekonata kaj adorata de ĉiuj religioj [26]. ununura kaj perfekte komuna lingvo prezentas, laŭ Komenio, plej bonan solvon de homaj problemoj [27] estas io sklaveca, humiliga en tio […] ke la ununura penso, estu ĝi eĉ treege grava, elpremis el li ĉiujn aliajn, ŝirmis la vivajn kolorojn kaj sonojn de la mondo [28]. SIN:sola4
26. V. K. Barandovská-Frank: Komenio kaj internacia lingvo, Internacia Seminario pri Komenio, Prelegaro. ‐ Prago: ĈEA, 1992
27. Giordano Formizzi: Filozofio kaj teologio en la verkoj de J.A. Komenský, Internacia Seminario pri Komenio, Prelegaro. - Prago: ĈEA, 1992.
28. V. N. Tretjakov: Konsiloj al la enlumiĝinto, Survoje
afrikanse:
enkele
albane:
i vetëm
amhare:
ነጠላ
angle:
one and only
arabe:
احد
armene:
միայնակ
azerbajĝane:
tək
beloruse:
адзіны, адзін-адзіны, адзін-адзінюткі, унікальны
bengale:
একক
birme:
တခုတည်းသော
bosne:
jedan
bretone:
nemetañ (-don, -dout, -ti)
ĉeĥe:
jedinečný, jediný, pouhopouhý
ĉine:
[dú], 獨 [dú], 惟独 [wéidú], 惟獨 [wéidú], 惟一 [wéiyī]
dane:
enkelt
estone:
ühe
eŭske:
bakar
finne:
yksi ainoa
france:
unique
galege:
único
germane:
einzig
guĝarate:
એક
haitie:
sèl
hebree:
יחודי בנה יחידה.
hinde:
एकल
hispane:
único
hungare:
egyedüli, egyetlen
igbe:
otu
irlande:
singil
islande:
einn
japane:
シングル
jide:
איין
jorube:
nikan
kanare:
ಏಕ
kartvele:
ერთი
kazaĥe:
бір
kimre:
sengl
kirgize:
жалгыз
kmere:
នៅលីវ
koree:
단일
korsike:
sìngulu
kose:
enye
kroate:
pojedinačni
kurde:
yekoyek
latine:
una
latve:
vienotā
laŭe:
ດຽວ
litove:
vieno
makedone:
еден
malagase:
tokan-tena
malaje:
tunggal
malajalame:
ഒറ്റ
malte:
wieħed
maorie:
kotahi
marate:
एकच
monge:
ib
mongole:
нэг
nederlande:
uniek, enig (uniek)
nepale:
एकल
njanĝe:
wosakwatiwa
okcidentfrise:
inkel
panĝabe:
ਇੱਕਲੇ
paŝtue:
واحد
pole:
jedyny
ruande:
ingaragu
rumane:
unic
ruse:
единственный, один-единственный, уникальный
samoe:
nofofua
sinde:
واحد
sinhale:
තනි
skotgaele:
singilte
slovake:
jedinečný, jediný
slovene:
enojni
somale:
hal
ŝone:
kuroorwa
sote:
nang molekane
sunde:
hiji
svahile:
moja
taĝike:
ягона
taje:
หนึ่งเดียวเท่านั้น
tamile:
ஒற்றை
tatare:
ялгыз
telugue:
ఒకే
ukraine:
один
urdue:
ایک
uzbeke:
yakka
vjetname:
đơn
zulue:
ongashadile

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.