tradukoj: be br ca cs de el en es fr hu id la nl pt ru sk sv

*narcis/o PV

*narcisoTEZ Vikipedio

BOT Vegetaĵo asparagoparenca el la mediteranea zono, kies floroj havas pokalforman kromkoronon kaj intensan bonodoron; genro el familio amarilidacoj (Narcissus): legendo diras, ke narciso estas transformita el akva feino [1].

Narciso Vikipedio

1.TEZ
NOM Vira antaŭnomo grekdevena: kiel infano, Narciso eklernis la gitaron, kaj baldaŭ li koncertis [2] ;
2.
MIT Antikva greka heroo, kiu enamiĝis al sia bildo spegulata en akvo: Narciso unu tagon vidis sin sur laga akvospegulo kaj estis kaptita de profunda, senmoviga enamiĝo, kiu kondukis lin al morto [3].

narcisismoTEZ Vikipedio

PSI=memamo la poemo estas verkita en tercinoj, kaj ne mankas moketa aludo al la narcisismo de poetoj [4].

tradukoj

anglaj

~o: narcissus, daffodil; N~o: Narcissus; ~ismo: narcissism.

belorusaj

~o: нарцыс.

bretonaj

~o: rozenn-gamm.

ĉeĥaj

~o: narcis; N~o: narcis; ~ismo: narcisizmus.

francaj

~o: narcisse; N~o: Narcisse (nom); ~ismo: narcissisme.

germanaj

~o: Narzisse.

grekaj

~o: νάρκισσος.

hispanaj

~o: narciso.

hungaraj

~o: nárcisz.

indoneziaj

~o: narsis; N~o: Narcissus; ~ismo: narsisisme.

katalunaj

~o: narcís; N~o: Narcís; ~ismo: narcisisme.

latina/sciencaj

~o : Narcissus.

nederlandaj

~o: narcis, paasbloem.

portugalaj

~o: narciso.

rusaj

~o: нарцисс.

slovakaj

~o: narcis; N~o: narcis; ~ismo: narcisizmus.

svedaj

~o: narciss.

fontoj

1. -: El Ĉinaj Gazetoj, El popola Ĉinio, 1999-05
2. -: Vivo de Narciso Yepes, [vidita en 2010]
3. P. S. Viana: Klonado: Elementaj Informoj, AERJ, 2002-05-02
4. B. Ragnarsson: Fekunda vario kaj necedema volo, Esperanto, 2001-06 (1137)


[^Revo] [narcis.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.26 2015/07/04 08:37:39 ]