*mut/a UV
*muta
- 1.
 - (iu) Ne posedanta la parolkapablon: kial vi ne respondas al mi? ĉu vi estas surda aŭ muta [1]? homo muta […] tute certe ne povas esti oratoro Ret ; [ili] longe silente rigardas la mutan ŝtonon, sub kiu kuŝas ilia filo PatrojFiloj .
 - 2.
 - (iu) Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro alia kaŭzo: muta de ravo QuV ; la juna virino aŭskultis, muta pro miro ChL ; la ĝojo kaj surprizo faris lin muta [2]; muta kaj senmova, kun malĝoja fajro en la okuloj Marta ; ili mutaj kaj sensentaj eliris Marta ; aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj Ifigenio !
 - 3.
 - (io) Okazanta senparole: per mutaj rigardoj ŝi dankis pro la bonkora prizorgado RBa ; la flegistino divenis lian mutan demandon ChL ; ŝajnas, ke ĝi esprimas iun mutan riproĉon, mutan petegon Metrop ; nek unu vorto de la saluto kaj amo! [nur] muta indiferento Metrop ; trompite de tiu sintenado, la komandanto akceptis kiel mutan jeson tion, kio estis nur pensforestado KPr .
 
1.
                           
                           L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
- angle:
 - 1. mute 2. speechless 3. silent
 - beloruse:
 - 1. нямы 2. маўклівы, змоўкнуўшы 3. моўчкі
 - ĉeĥe:
 - němý
 - ĉine:
 - 哑 [yǎ], 啞 [yǎ], 无声 [wúshēng], 無聲 [wúshēng], 哑巴 [yǎba], 啞巴 [yǎba], 哑 [yā], 啞 [yā], 不会说话 [bùhuìshuōhuà], 不會說話 [bùhuìshuōhuà], 緘默 [jiānmò], 缄默 [jiānmò]
 - france:
 - muet (adj.)
 - germane:
 - stumm
 - hispane:
 - mudo
 - hungare:
 - néma
 - indonezie:
 - 1. bisu, tunawicara 2. terdiam, kelu 3. diam
 - japane:
 - 唖の [おしの], 口のきけない [くちのきけない], 無言の [むごんの], 押し黙った [おしだまった]
 - nederlande:
 - stom 2. sprakeloos 3. zwijgend
 - pole:
 - niemy
 - portugale:
 - mudo
 - rumane:
 - mut
 - ruse:
 - немой, бессловесный
 - slovake:
 - nemý
 - svede:
 - stum
 - ukraine:
 - німий, безсловесний
 
mutigi
- 1.
 - Igi nekapabla paroli: se prosperos al mi mutigi Lemuelon por ĉiam, antaŭ ol li malkovros al iu nian sekreton, ni atingos nian celon, spite ĉio Iŝtar .
 - 2.
 - Silentigi: terura ekkrio mutigis la kanton [3]; ŝi volas krii, sed la decidoplenaj lipoj de Karlo mutigas ŝin LGA ; blankaj, molaj tapiŝoj mutigis la paŝojn FdO .
 
3.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
                  - angle:
 - mute
 - beloruse:
 - 1. змоўкнуць 2. прымусіць, заставіць маўчаць
 - ĉeĥe:
 - umlčet
 - france:
 - 1. rendre muet 2. faire taire
 - germane:
 - 1. stumm machen 2. verstummen lassen, zum Schweigen bringen
 - hispane:
 - silenciar
 - hungare:
 - 1. elnémít 2. elhalgattat
 - indonezie:
 - membungkam
 - japane:
 - 口をきけなくする [こうをきけなくする], 押し黙らせる [おしだまらせる]
 - nederlande:
 - verstommen (tr.)
 - pole:
 - oniemić, czynić niemową
 - rumane:
 - înmărmurit, face mut
 - ruse:
 - 1. лишить дара речи 2. заставить молчать
 - slovake:
 - umlčať
 - ukraine:
 - зробити німим, відібрати мову
 
mutiĝi
- Iĝi nekapabla paroli; eksilenti: ili mutiĝas kiel ŝtono [4]; la pastroj […] mutiĝis post tia konsilo [5]; la ĉeestantoj mutiĝis de surprizo [6]; [en] la arbaro […] kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis [7]; ĉirkaŭis min granda silento, kvazaŭ ĉio estas mortinta kaj mutiĝinta FdO ; momente, pro indigno, mi absolute mutiĝis Ĉukĉoj ; mia edzino ekvidante min preskaŭ mutiĝis pro ĝojo de la revido VaK .
 
4.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:16
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
                  5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
- angle:
 - be struck dumb
 - beloruse:
 - зьнямець
 - ĉeĥe:
 - oněmět, zmlknout
 - france:
 - devenir muet
 - germane:
 - verstummen
 - hispane:
 - enmudecer
 - hungare:
 - elnémul
 - indonezie:
 - terdiam
 - japane:
 - 口がきけなくなる [こうがきけなくなる], 押し黙る [おしだまる], 沈黙する [ちんもくする]
 - nederlande:
 - verstommen (ntr.)
 - pole:
 - zaniemówić, niemieć, oniemieć
 - rumane:
 - usca, fi lovit prost
 - ruse:
 - онеметь
 - slovake:
 - onemieť, zmĺknuť
 - ukraine:
 - оніміти, заніміти
 
mutulo
- 
                              Homo, kiu estas muta, kiu ne povas voĉe paroli:
                              
                                 mutulo […] ne malfermas sian buŝon
                                 [8];
                                 
                              
                                 mutuloj ja parolas per la manoj
                                 [9];
                                 
                              
                                 doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel
                                 mutuloj, la eblon komprenadi unu alian
                                 
                                    EE
                                    
                                    .
                                 
                              
balbutulo 
8.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:13
9. Sahaquiel: en Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?, lernu.net, 2013-10-10
                  9. Sahaquiel: en Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?, lernu.net, 2013-10-10
- beloruse:
 - нямко, нямы
 - ĉine:
 - 哑子 [yǎzi], 啞子 [yǎzi]
 - france:
 - muet (subst.)
 - germane:
 - Stummer
 - indonezie:
 - orang bisu
 - japane:
 - 唖者 [あしゃ], おし
 - pole:
 - niemowa
 - rumane:
 - mut, fără voce
 - tibete:
 - ལྐུགས་པ་
 - ukraine:
 - німий (ім.)
 
surdomutulo, surdmutulo
- 
                              Homo, kiu estas
                              surdulo1 kaj
                              mutulo:
                              ne aŭdas kaj ne, aŭ ne kontentige voĉe parolas:
                              
                                 oni ne naskiĝas laŭvole kiel surdomutulo nek samseksamulo
                                 [10];
                                 
                              
                                 gestlingvo de surdmutuloj
                                 [11];
                                 
                              
                                 surdmutulo ellernas la parolon el la lipoj de aliaj, kvankam la voĉon, kiun
                                 tiu elbuŝigas, li neniam travivas laŭesence
                                 
                                    VaK
                                    
                                    .
                                 
                              Rim.: Ĉar ordinare simple temas pri surdulo, kiu kun konvena trejnado povas lerni kaj esprimi sin voĉe kaj gestlingve, la nomo surdmutulo aplikata al surdulo, estas konsiderata diskriminacia.
 
10.
                           
                           -: 
                              ウガンダの新しい法律 / Nova leĝo de
                              Ugando, Verda vojeto, 2014-02-26
11. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko, 2013
                  11. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko, 2013
- beloruse:
 - глуханямы
 - ĉine:
 - 聋哑人 [lóngyǎrén], 聾啞人 [lóngyǎrén]
 - france:
 - sourd-muet (subst.)
 - germane:
 - Taubstummer
 - indonezie:
 - orang bisu dan tuli
 - pole:
 - głuchoniemy
 - rumane:
 - surdomut