*surd/a

*surda

1.
Ne havanta aŭ tre malfortan aŭdsenson: ĉu vi estas surda aŭ muta [1]? blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco [2]; oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan [3]; surda-muta EE .
2.
(figure) (iu) Ne volanta aŭdi pro senkompato, kolero, ĝentileco ktp; obstine senceda: resti surda por ia peto; plej nekuraceble surda estus tiu, kiu ne volas aŭdi; la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon DL ; mi skribas pri la vero […], sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda [4]; (poezie) senviva surda nokto, surda neceseco Ifigenio ; kion vidas mia okulo, pri tio mi silentas, ĉar mi scias, ke oni estas surda por tiuj, kiuj uzas multe da vortoj [5]; virino bonorda estas muta kaj surda PrV .
3.
(figure) (io) Sonanta kvazaŭ la aŭdanto havus malbonan aŭdkapablon; malsonora kaj malpreciza, obtuza2: taĉmento da soldatoj […] salutis la sinjoron per surda bruo de tamburoj [6]; al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la ondegoj de la maro Ifigenio ; vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj [7]; sufiĉe jam, interrompis surde la kronprinco [8]; surda voĉo Ifigenio .
angle:
deaf
beloruse:
глухі
bulgare:
глух, полуглух 2. неотзивчив
ĉeĥe:
hluchý, přen. nevnímající
ĉine:
[kuì], 聵 [kuì], 聋 [lóng], 聾 [lóng], 聋聩 [lóngkuì], 聾聵 [lóngkuì]
france:
sourd (adj.)
germane:
1. schwerhörig, taub 2. taub 3. dumpf
hispane:
sordo
hungare:
tompa, fojtott 1. siket, süket 2. süket
indonezie:
1. tuli, tunarungu
itale:
sordo (agg.)
japane:
耳の聞こえない [みみのきこえない], 耳の不自由な [みみのふじゆうな], 聾の [ろうの], 耳を貸さない [みみをかさない], 聞こうとしない [きこうとしない], 聞き取りにくい [ききとりにくい], かすかな
katalune:
1. sord
nederlande:
doof, hardhorig
pole:
1. głuchy, niesłyszący 2. głuchy 3. głuchy
ruse:
глухой
slovake:
hluchý
svede:
1. döv 2. döv
tibete:
འོན་པ་
ukraine:
глухий

surdeta

Malbone aŭdanta: tiuj gepatroj, ofte tre malfeliĝiĝintaj post la ekscio, ke iliaj gefiloj estas surdetaj, ricevas ― post la tralego de miaj konsiloj kaj sugestoj ― novan viv-impulson [9].
9. Andrzej Pettyn: Klopodu kompreni min!, Eventoj n-ro 063, 1994
angle:
hard of hearing, hearing-impaired
beloruse:
глухаваты
ĉine:
弱听 [ruòtīng], 弱聽 [ruòtīng], 重听 [zhòngtīng], 重聽 [zhòngtīng]
france:
malentendant
germane:
schwerhörig
indonezie:
pekak
pole:
niedosłyszący, przygłuchy
ruse:
гуховатый, тугоухий
slovake:
nahluchlý, nedoslýchavý

surdiga

(figure) Suferigante la aŭdsenson por momento; bruega: ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo [10]; la surdiganta sono de la sonoriloj [11]; kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi, sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l' faraono [12]; ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan Marta ; narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta .
angle:
deafening
beloruse:
аглушальны
ĉeĥe:
ohlušující
ĉine:
震耳欲聋 [zhèněryùlóng], 震耳欲聾 [zhèněryùlóng]
france:
assourdissant
germane:
betäubend, ohrenbetäubend
japane:
耳を聾する [みみをろうする]
pole:
ogłuszający
ruse:
оглушительный
slovake:
ohlušujúci
ukraine:
оглушливий, приголомшуючий

surdigilo

(malofte) (evitinde) Teĥnika ilo por malpliigi la laŭtecon de sonoj. Kp dampilo.
Rim.: La derivaĵo estas mallogika: temas ne pri surdigo, sed pri mutigo. Surdigilo konvenus por orelŝtopilo aŭ simila aranĝaĵo ŝirmanta la orelojn. Cetere, la vorto apenaŭ estas uzata. [Sergio Pokrovskij]
angle:
silencer
beloruse:
глушыльнік
bulgare:
заглушител
ĉeĥe:
dusítko
ĉine:
隔音器 [géyinqì], 阻尼器 [zǔníqì]
france:
silencieux (subst.)
germane:
Dämpfer Dämpfer, Schalldämpfer
hungare:
hangtompító
indonezie:
[redam] peredam (bunyi)
itale:
sordina
nederlande:
geluidsdemper
pole:
tłumik
ruse:
глушитель
slovake:
dusidlo

surdulo

1.
Homo kiu ne aŭdas aŭ ne bone aŭdas: ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [13]; mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas [14]; li faris ĉion bone, li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli [15]; aŭskultu, ho surduloj, kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu [16]; mi ĵus finlegis libron pri la gestolingvoj de la surduloj [17]. SUP:kriplulo
2.
(figure) Homo kiu obstine malvolas aŭdi, akcepti, konsenti, komplezi: prediki al surduloj (vane peni por persvadi) PrV .
angle:
deaf person
beloruse:
глухі (наз.), глушэц (чалавек)
ĉeĥe:
hluchý člověk
ĉine:
聋人 [lóngrén], 聾人 [lóngrén], 聋子 [lóngzi], 聾子 [lóngzi]
france:
sourd (subst.)
germane:
1. Gehörloser, Tauber (Gehörloser)
hispane:
1. sordo
hungare:
1. siket, süket 2. süket ember, érzéketlen ember
itale:
sordo (sost.)
japane:
耳の不自由な人 [みみのふじゆうなじん], 聾者 [ろうしゃ]
katalune:
1. sord
nederlande:
dove, hardhorige
pole:
1. głuchy, niesłyszący
ruse:
глухой (в знач. сущ.)
slovake:
hluchý človek
ukraine:
глухий (у знач.ім.)

administraj notoj

~eta: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.