mojos/a Viki
mojosa
- 1.
-
Akronimo de
modernjunstila, t.e. „mjs-a“; impresanta aŭ
plaĉanta al junuloj:
en mojosa etoso pasis Aktivula Renkontiĝo
[1];
la nuna hiphopo estas ege elektronika kaj nun oni tre zorgeme klopodas fari
mojosajn sonbatojn
[2];
menciinda estas la mojosa ĵurnalo La NASKa Fasko
[3].
leĝera2,
senpretenda,
ŝika - 2.
-
Tre plaĉa kaj entuziasmiga:
profesiaj ludistoj kapablas flugi kaj poenti en nekredeble mojosaj manovroj
[4];
do kial lerni Esperanton? Mi ne scias. „Esperanto mojosas“ ne estas argumento
[5];
stranga tamen belsona lingvo, kiu havas mojosan nomon en la ĉina — la mondlingvo
[6].
bonega,
malaĉa
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri modernjunstila, laŭmoda,
bonega, malaĉa, ŝatindega, bonuma.
1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kvardek aktivuloj renkontiĝis en Dresdeno
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
3. La Ondo de Esperanto, 2013 N°8-9 (226-227)
4. Jonas Marx: Kio estas Rocket League?Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
5. Klára Ertl: Kiel la koloro de miaj okuloj, Esperanto, 2014:2
6. Long Zhang: Robotiko en Esperanto, Esperanto, 2014:12
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
3. La Ondo de Esperanto, 2013 N°8-9 (226-227)
4. Jonas Marx: Kio estas Rocket League?Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
5. Klára Ertl: Kiel la koloro de miaj okuloj, Esperanto, 2014:2
6. Long Zhang: Robotiko en Esperanto, Esperanto, 2014:12
- angle:
- cool, dope, based, rad, lit 1. trendy, hip
- beloruse:
- файны, круты, супэр
- ĉine:
- 俊 [zùn], 优秀的东西 [yōuxiùdedōngxi], 優秀的東西 [yōuxiùdedōngxi], 带感 [dàigǎn], 帶感 [dàigǎn], 給力 [gěilì], 给力 [gěilì], 酷斃 [kùbì], 酷毙 [kùbì]
- france:
- relax, sympa
- germane:
- toll, genial, geil , abgefahren , angesagt , (voll) krass , (voll) schick , total in
- hispane:
- chulo, majo, genial
- japane:
- 1. モテる, イケてる 2. 格好いい [かっこいい], すごい
- katalune:
- súper, genial, fantàstic, guai, xulo
- nederlande:
- cool 1. hip, trendy, blits 2. gaaf, tof, te gek, kicken
- pole:
- fajny, wspaniały, świetny, super, cool
mojose
- En mojosa maniero: tio sonas mojose [7]! vetkura ludo en mojose brila grafiko [8]; en la Morta Maro […] se oni provas subakviĝi, la akvo tiras onin supren, mojose ĉu ne [9]? ĉu ne estus mojose se ni havus nian propran monon [10]?
7.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La unua kaj mojosa. ĈeSKEJ!
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono:
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono:
- beloruse:
- файна, крута, супэр
- germane:
- cool, krass
- pole:
- wspaniale, świetnie, super, cool
mojosi
11.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu en kuirejo aŭ sur podio? Kim mojosas ĉie!
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sekvinda agado: la leviĝanta „Aŭroro“
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sekvinda agado: la leviĝanta „Aŭroro“
- angle:
- be cool
- beloruse:
- быць файным
- germane:
- cool sein, abgehen (cool sein)
- pole:
- być fajnym (młodzieżowe), być super
mojoseco
- Stato de tio, kio estas mojosa: Mojoseco kaj Muziko: Muzaiko! Julián Hernández […] per siaj profesieco […] kaj samtempe vigleco, mojoseco, […] ĉiam tenis alte la lernemon [13].
13.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nikaragvo: bona semo estis plantita (Poór Veronika)
- angle:
- coolness
- beloruse:
- цудоўнасьць
- germane:
- Coolness
- hispane:
- algo fantástico
- nederlande:
- coolheid
- pole:
- opanowanie, fantastyczność
mojosega
-
Tre mojosa:
en Montfort-sur-Meu mi spektis mojosegan teatraĵon en Esperanto verkitan kaj prezentitan de
ĉefe TEJO-aĝuloj
[14];
kiam iu diras al mi nur ke mi estas mojosega, mi ne scias kion konkretan mi faris por okazigi
tiun kontenton
[15].
fekmojosa
14.
POÓR Veronika: Pli-ol-unu-monata intensa esperantumado en FrancioDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
15. Guillaume Armide: Trans la ideoj de bono kaj malbonoDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
15. Guillaume Armide: Trans la ideoj de bono kaj malbonoDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
- angle:
- supercool, very cool, way cool
- france:
- super cool
- japane:
- 超格好いい [ちょうかっこいい]
- nederlande:
- supercool
mojosulo
- Mojosa homo.
- beloruse:
- круты хлопец
- germane:
- cooler Typ
- pole:
- spoko gość
mojosejo
- Mojosa renkontejo, renkonto, retpaĝo; junulejo: MOJOsejo, alternativa semajno por gejunuloj (gejunula renkonto en kastelo Gresiljono).
- angle:
- cool place
- beloruse:
- крутое месца
- germane:
- coole Location
- hispane:
- sitio de reunión de moda
- pole:
- modne miejsce spotkań, fajna miejscówka
malmojosa
- 1.
- Malplaĉanta aŭ ne impresanta al junuloj: la aranĝoj estas popularaj kaj tradiciaj, en perfekta „malmojosa“ stilo, sed bone plenumitaj kaj registritaj [16].
- 2.
- Malplaĉa kaj ne entuziasmiga: mi finis studi en Kopenhago en 2013, kaj post tio mi ne volis tuj komenci malmojosan laboron, do mi kandidatiĝis por esti TEJO-volontulo [17].
16.
Rogener Pavinski: Recenzoj: ko-diskojDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
17. Rogier Huurman: Intervjuo kun la nuna volontulo de TEJODiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
17. Rogier Huurman: Intervjuo kun la nuna volontulo de TEJODiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
- angle:
- uncool, lame
- japane:
- ださい, 格好悪い [かっこわるい]
fekmojosa
(vulgare)
- Mojosega: ne dubu ke en la malantaŭo pluraj ideoj-versioj aperas, pridiskutatas kaj konsideratas por kiel eble plej malaltigi la perdon kaj alporti al la mondo eventuale fekmojosan IJKon, kiun ni ĉiuj deziras kaj sopiras [18]; mi volas danci kaj iri nun al fekmojosa dancfesten' [19].
18.
Stela Besenyei-Merge: Vi mankas al mi, Fenikso,
25-a jarkolekto numero 2, paĝo 26
19. Joop Kiefte: La Polko de Eva
19. Joop Kiefte: La Polko de Eva
- angle:
- damn cool, freaking awesome
- japane:
- クソかっこいい