*kurator/o PV

*kuratoro

1.
JUR Individuo jure nomita por zorgi pri persono kaj havo de neplenaĝa orfo aŭ de iu, kiu ne posedas la personajn rajtojn: la kuratorino sidis sin klinanta al la papero kaj skribis, dum ŝi lasis strivestan malliberulon legi leteron VRA .
2.
JUR Individuo jure nomita por zorgi pri la heredaĵo de persono aŭ persongrupo: li testamentis sian partoprenon en la negoco […] al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj BdV .
3.
POL Individuo nomita por administri la havojn de persono, persongrupo, entrepreno aŭ fondaĵo: la juĝisto, kuratoro de kadukulejoj, inspektoro de lernejoj kaj poŝtestro foriras [1]; ĉar UEA ne havis personecon laŭ la brita juro, la domo estis prizorgata de C. C. Goldsmith kaj A. C. Oliver kiel kuratoroj EeP ; la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido pri konkordato aŭ bankroto, zorgu ke ne estas aktivaĵoj kaŝe vendataj [2].
4.
BELAKIN Ĉefa zorganto aŭ konsilanto de ekspozicio: la kuratora komitato de la muzeo fieras, ke „ĝi konservas gravan […] parton de la kultura kaj historia heredaĵo de Irlando“ [3].
5.
PED(evitinde) Ĉefprofesoro de universitata fakultato en kelkaj nordaj landoj. SIN:dekano
VD:intendanto, konservisto1
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
2. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
3. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
angle:
1. conservator, guardian, trustee
beloruse:
куратар, апекавальнік, апякун, папячыцель
bretone:
1. kulator 2. kulator
ĉeĥe:
kurátor, opatrovník, poručník
ĉine:
1. 卫士 [wèishì], 衛士 [wèishì]
france:
1. curateur 2. curateur
germane:
Kurator 1. Vormund 2. Nachlasspfleger 3. Vermögensverwalter 4. Kustos
hungare:
1. gyám, gondnok 2. hagyatéki gondnok 3. vagyonkezelő, vagyongondnok
japane:
後見人 [こうけんにん], 財産管理人 [ざいさんかんりにん], 学芸員 [がくげいいん], キュレーター
nederlande:
1. voogd 2. curator 3. curator
pole:
1. kurator 2. kurator 3. kurator
rumane:
1. părinte custodian
ruse:
1. опекун, попечитель 2. опекун, попечитель 3. управляющий имуществом
slovake:
kurátor, opatrovník, poručník, tútor
svede:
1. förmyndare
ukraine:
попечитель, опікун, куратор

kuratori

(tr)
Funkcii kiel kuratoro: ni deklaris ke la dekano estas freneza, kaj ni kuratoras lin [4].
4. G. Gorin, trad. hamstro: La domo, kiun konstruis Sŭift, 2003
beloruse:
курыраваць, апекавацца
ĉeĥe:
opatrovat
france:
être curateur de
japane:
後見する [こうけんする]
slovake:
opatrovať

kuratoreco

Zorgateco fare de kuratoro: la romiaj institucioj submetis la virinojn sub kontinua kuratoreco; la registaro senigis lin de memstareco kaj metis lin sub kuratorecon [5]; la nova komisiono pri kontrolaj kolonioj „sub kuratoreco“, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, ne plaĉis al la sud-afrika registaro, kvankam ĝi estas malpli sendependa ol la malnova FSp . VD:regio, sekvestro
5. Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?, Monato, 2006/08, p. 13
beloruse:
куратарства, апякунства
bretone:
kulaterezh
ĉeĥe:
kuratela, opatrovnictví, poručenství
ĉine:
监护权 [jiānhùquán], 監護權 [jiānhùquán], 监护职责 [jiānhùzhízé], 監護職責 [jiānhùzhízé]
france:
curatelle
germane:
Vormundschaft, Kuratel
hungare:
gondnokság, gyámság
japane:
後見 [こうけん], 財産管理 [ざいさんかんり], 信託統治 [しんたくとうち]
nederlande:
curatele, voogdij
pole:
kuratorium
ruse:
опекунство, попечительство, кураторство
slovake:
kuratela, opatrovníctvo
ukraine:
попечительство, опікунство, кураторство

administraj notoj

pri ~o:
    Eble kunigi la sencojn 2-4 kiel subsencoj sub unu senco: zorganto de valoraĵoj...
    [WD]