*konkurs/o PV

*konkurso

Antaŭaranĝita konkuro, laŭ difinitaj reguloj, kun apartaj juĝantaro kaj premioj.
a)
SPO Aranĝita konkuro inter individuoj aŭ teamoj, eventuale en pluraj sinsekvaj maĉoj, por distingo de unua, dua kaj ceteraj rangoj: konkurso de saltado [1]; en la bilardejo gravaj konkursoj okazas inter pli kaj malpli lertaj ludantoj [2]; montri sian talenton en la internaciaj oratoraj konkursoj [3]; [oni] aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn [4]; belec-konkurso de urbaj infanetoj [5]; kura konkurso [6]; li estis premiita en la Belartaj Konkursoj [7]. SUB:turniro
b)
PEDPOL Ekzameno en kiu sukcesos nur la plej bonaj kandidatoj en limigita, antaŭdifinita nombro estigi, malfermi konkurson por tri vakantaj postenoj; [en] septembro okazis konkurs-ekzamenoj ĉe la Universitato de Tirano [8]; danke al stipendio, kiun mi gajnis per konkursa ekzameno, mi atingis diploman gradon [9]; finna arkitekto […] gajnis la konkurson pri la plej bona projekto por registara konstruaĵo en Kuvajto, kaj oni invitis lin gvidi la konstruadon [10]. SUB:adjudiko
Rim.: En ekzameno oni atentas nur la individuan valoron de la kandidatoj, en konkurso oni atentas pri ilia relativa valoro.
angle:
competition, contest, match
beloruse:
конкурс
bulgare:
конкурс
ĉeĥe:
konkurs, soutěž, závod
ĉine:
比賽 [bǐsài], 賽 [sài], 竞赛 [jìngsài], 征选 [zhēngxuǎn], 賽事 [sàishì]
france:
concours
germane:
Wettbewerb, Wettkampf, Wettstreit, Wettlauf
hispane:
1.a concurso 1.b oposición (examen)
japane:
競技 [きょうぎ], 競技会 [きょうぎかい], コンクール [こんくーる], 選抜試験 [せんばつしけん]
katalune:
concurs
nederlande:
wedstrijd, prijskamp, wedkamp
pole:
konkurs
portugale:
concurso, certame, gincana
rumane:
concurs
ruse:
конкурс, состязание
slovake:
súbeh, súťaž

konkursi

(x)
Konkurse konkuri: ĉion kronis la „Lingva olimpiko“ por komencantoj, kiuj konkursis en vortsciado, deklamado, skriba tradukado kaj retoriko [11]; konkursis pli ol 4000 abiturientoj por nur 120 studlokoj [12]; ĉiu konkursanto konsentas per sia partopreno […], ke la rajto pri unua presigo de premiita verko apartenas al UEA [13]; 12 kandidatoj konkursos pri 7 lokoj de komitatanoj B en la Komitato de UEA [14]. VD:aspiri
beloruse:
удзельнічаць у конкурсе, спаборнічаць
bulgare:
конкурирам, състезания
ĉeĥe:
soupeřit, soutěžit, závodit, účastnit se konkursu
ĉine:
賽跑 [sàipǎo], 竞 [jìng], 争鸣 [zhēngmíng], 別苗頭 [biémiáotóu]
france:
concourir
germane:
wetteifern, um die Wette laufen, am Wettstreit teilnehmen ~anto: Wettkampfteilnehmer, Wettbewerber.
hispane:
concursar, opositar (presntarse a examenes oposición)
japane:
競技する [きょうぎする], 試合する [しあいする], 競い合う [きそいあう]
nederlande:
aan een wedstrijd deelnemen, wedijveren
pole:
brać udział w konkursie
ruse:
состязаться, участвовать в конкурсе
slovake:
súťažiť, zúčastniť sa súťaže

konkursaĵo

Objekto, verko, kiun kandidato prezentas en konkurso: la konkursaĵoj devas esti verkoj ankoraŭ nepresitaj [15]; ĉiujn konkursaĵojn en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al la sekretario [16]; la limdato de la alsendado de la konkursaĵoj: 15 apr [17].
15. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Kelkaj indikoj de postpubereco
16. UEA: Belartaj Konkursoj de UEA en 2015, Gazetaraj Komunikoj, 2014-10-14 (556)
17. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
beloruse:
конкурсная праца
france:
soumission (objet présenté à un concours)
germane:
Wettbewerbsbeitrag, Beitrag (Wettbewerb), Einreichung
japane:
コンクール作品 [こんくーるさくひん]
pole:
praca konkursowa

aĉetkonkurso

EKON Publika anonco pri bezono de provizaĵoj aŭ servoj, al kiu kandidatoj-provizantoj povas respondi per propono ĝis limdato, je kiu la anoncinta institucio elektos inter ili tiun, de kiu ĝi aĉetos: lokaj kompanioj […] havas laŭleĝajn avantaĝojn en aĉetkonkursoj kaj ofte simple proponas malpli altajn prezojn [18]. SIN:adjudiko
18. S. Belov: Teknikaj mirakloj de Ĉinio, 2018-09-09
angle:
call for bids
beloruse:
конкурс (у гандлі), тэндар (у гандлі)
ĉine:
招投标 [zhāotóubiāo], 招标 [zhāobiāo], 竞标 [jìngbiāo], 公开声明 [gōngkāishēngmíng]
france:
appel d'offre
germane:
Ausschreibung

administraj notoj