kilovat/o PV

kilovato (kW)

FIZ
Mezurunuo de povo, egala al mil vatoj: ĉiu lokomotivo kostas 2 600 000 eŭrojn kaj kapablas akceli en 9 sekundoj de nul al 100 km/h, en 27 sekundoj al 200 km/h, pro la granda povumo ‐ 6400 kilovatoj ‐ ĝi povas tiri 1600-tunan varo-trajnon je 160 km/h kaj pasaĝero-trajnon je 230 km/h [1]; dum la nokto la buso staras en garaĝo kaj okazas malrapida ŝargado de la baterio (15 kilovatoj) [2]; la povumo de la elektraj motoroj estis nur dek kilovatoj, la maksimuma rapideco 18 kilometroj hore kaj la veturdistanco per unu plena baterio 45 km [3].
1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion
3. Monato, Walter Klag: Elektro elektita
angle:
kilowatt
beloruse:
кілават
ĉeĥe:
kW, kilowatt
ĉine:
[qiānwǎ], 千瓦 [qiānwǎ]
france:
kilowatt
germane:
Kilowatt
hungare:
kilowatt
japane:
キロワット [きろわっと]
nederlande:
kilowatt
pole:
kilowat
rumane:
kilowatt
ruse:
киловатт
slovake:
kW, kilowatt

kilovathoro (kWh)

FIZ
Komunuza mezurunuo de energio, egala al mil vathoroj Malsupra Aŭstrio pagas po 0,9 ŝilingoj, kaj Vieno po 0,89 ŝilingoj por kilovathoro da elektra energio el ventelektrejoj [4]; por unu tuno da freŝa celulozo necesas 115 kubaj metroj da akvo kaj 3300 kilovathoroj da kurento [5]; en 10 ventparkoj kun 138 ventoturbinoj kaj potenco de 242 megavatoj ĝi produktas jare pli ol 507 milionojn da kilovathoroj de ekologia elektro [6].
4. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
5. Monato, Walter Klag: Rubo neniu dubo!
6. Monato, Evgeni Georgiev: Gigantaj ventoturbinoj
angle:
kilowatt-hour
beloruse:
кілават-гадзіна
ĉeĥe:
kilowatthodina
ĉine:
千瓦时 [qiānwǎshí]
france:
kilowatt-heure
germane:
Kilowattstunde
hungare:
kilowattóra
japane:
キロワット時 [キロワットじ]
nederlande:
kilowattuur
pole:
kilowatogodzina
rumane:
kilowattoră
ruse:
киловатт-час
slovake:
kilowatthodina

administraj notoj