tradukoj: be ca cs de en es fr hu id nl ru sk

*kilogram/o

kilogramo (kg) TEZ Vikipedio

FIZ
Baza mezurunuo de maso en la Internacia Sistemo de unuoj: unu kilogramo egalas al la maso de prototipa pesilo el iridia-platena alojo, konservata en Sèvres apud Parizo (Francujo); unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn FK ; 1 mino = 1,5 kilogramo […] unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo [1]; dolĉakvaj krokodiloj mezuras malpli ol tri metrojn kaj normale pezas nur 70 kilogramojn [2]; kun kvar kilogramoj da hidrogeno oni povas veturi ĝis 400 km [3]; unu kuba metro da neĝo pezas 300-500 kilogramojn [4].

kilogramfortoTEZ

FIZ
Mezurunuo de forto, egala al la gravitoforto estigata de Tero ĉe korpo kun maso je unu kilogramo, egala al 9,81 neŭtonoj; simb. kgf.

kilogrammetroTEZ

FIZ
Mezurunuo, esprimanta la laboron necesan por levi unu kilogramon je unu metro, egala al 9,81 ĵuloj; simb. kgm.

kilogramo en kuba metroTEZ Vikipedio

FIZ
Mezurunuo de volumena maso en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. kg/m3.

tradukoj

anglaj

~o : kilogram, kilo.

belorusaj

~o : кілаграм; ~forto: кілаграм-сіла; ~metro: кілаграмамэтар; ~o en kuba metro: кілаграм на кубічны мэтар.

ĉeĥaj

~o: kilogram; ~forto: kilogram.

francaj

~o : kilogramme, kilo; ~forto: kilogramme-force, kilogramme-poids; ~metro: kilogrammètre; ~o en kuba metro: kilogramme par mètre cube.

germanaj

~o : Kilogramm, Kilo; ~forto: Kilopond; ~metro: Kilopondmeter.

hispanaj

~o : kilogramo.

hungaraj

~o : kilogramm, kiló; ~forto: kilogramm-erő; ~metro: kilogramm-méter; ~o en kuba metro: kilogramm per köbméter.

indoneziaj

~o : kilo, kilogram; ~o en kuba metro: kilogramper meter kubik.

katalunaj

~o : quilogram.

nederlandaj

~o : kilogram, kilo; ~forto: kilogramkracht; ~metro: kilogrammeter; ~o en kuba metro: kilogram per kubieke meter.

rusaj

~o : килограмм; ~forto: килограмм-сила; ~metro: килограмм-сила-метр, килограммометр; ~o en kuba metro: килограмм на кубический метр.

slovakaj

~o: kilogram; ~forto: kilogram.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
2. Monato, , Ŝandor Monostori: Bani kun krokodiloj, 2015
3. Monato, , Evgeni Georgiev: Brulaĵo en kilogramoj, 2013
4. Monato, , Hori Jasuo/pg: Revenas la neĝo, 2006

~forto: Mankas fontindiko.
~forto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~metro: Mankas fontindiko.
~metro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o en kuba metro: Mankas fontindiko.
~o en kuba metro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [kilogr.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.28 2017/09/06 17:10:16 ]