tradukoj: cs de en fr it ru sk sv

jet/o SPV

jeto

1.  
La movo aŭ forto estigata per elĵeto de fluaĵo (precipe en raketo aŭ jetavio). SIN:reakcio2.c
Rim.: Laŭ la vortaro de Minnaja estas pli bone uzi la vorton „jetpuŝo“ por la movo aŭ la forto kaj „jeto“ por la flama eljetaĵo mem.
2.  
Jetavio: do forfalis la renovigo de la ekssovetiaj jetoj MIG, la plej bonaj maŝinoj, sed kun aĉaj elektronikaĵoj [1].

jeti

(ntr)
Sin movi per elĵeto de fluaĵo (gaso aŭ likvo) en la direkto kontraŭa al la estigata movo; sin movi per jetavio: la malamika piloto jetas rekte al li, ŝajne pro kolero pri tio, kio okazis al lia amiko [2].

jetavio, jetaviadilo  

Avio pelata per jetmotoro: la Boeing 747 [...] (elefanta jetaviadilo) estas usona pasaĝeraviadilo [...] longtempe la plej granda [3].
SIN:reakcia aviadilo, jeto2

jetmotoro  

TEK Motoro aŭ movilo, estiganta la pelforton per elĵeto de fluaĵo: en pli kaj pli perfekta formo ili (la helicoj) regis duonjarcenton, ĝis momento, kiam estis anstataŭigitaj per jetmotoroj [4].

tradukoj

anglaj

~o 1.: jet propulsion; ~i: to jet; ~avio, ~aviadilo: jet plane; ~motoro: jet engine.

ĉeĥaj

~o: jet, tryskové letadlo, tryskový motor; ~avio, ~aviadilo: proudnicový letoun, tryskové letadlo; ~motoro: proudnicový motor, proudový motor.

francaj

~avio, ~aviadilo: jet (avion); ~motoro: réacteur (moteur).

germanaj

~i: jetten; ~avio, ~aviadilo: Strahlflugzeug, Düsenflugzeug, Jet, Düsenjet; ~motoro: Turbine, Strahltriebwerk, Düsentriebwerk.

italaj

~o 1.: getto, aviogetto; ~i: propellere (di jet); ~avio, ~aviadilo: jet, aereo a reazione.

rusaj

~o 1.: реактивная тяга, реактивное движение; ~i: двигаться на реактивной тяге; ~avio, ~aviadilo: реактивный самолёт; ~motoro: реактивный двигатель, двигатель прямой реакции.

slovakaj

~o: reaktívne lietadlo; ~avio, ~aviadilo: prúdové lietadlo; ~motoro: prúdový motor.

svedaj

~avio, ~aviadilo: jetflygplan, reaplan; ~motoro: jetmotor, reamotor.

fontoj

1. K. Juhász: Hungario: Sveda impeto!Monato
2. Ŭ. Ĝ. Ŭiljamz: Dratizitaj, Ĉap. 3a
3. Vikipedio, Boeing 747
4. J. Kubat: Nova erao de helicoj ― ĉu helic-feno aŭ fen-helico? SAEST-82


ℛevo | datumprotekto | jet.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.9 2017/07/13 09:10:14