1raket/o

raketo

1.
TEK Artefarita fajraĵo, kiun oni pafas vertikale en aeron kaj kiu eksplodas elĵetante multajn brilajn fajrerojn: la ŝipanoj dancis sur la ferdeko, kaj […] pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron [1]; li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn [2]; la raketoj flugis al la ĉielo, disvolviĝis kvazaŭ floroj kaj falis teren, kiel pluvo de diverskoloraj steloj IKr ; kiel helpsignalo aŭ avertsignalo oni uzas montare aŭ mare signalraketojn [3]. SUP:piroteknikaĵo
2.
AVIMIL Flugaparato aŭ pafaĵo, pelata per elĵeto de fuzaĵo: ĉu vere, la poloj jam pafas tiom multajn kosmoraketojn al la Luno SatirRak ? satelitoj, iom kontraste al […] la raketoj necesaj por pafi ilin alten, tute ne kapricas [4]; cele al defendo de tiu baraĵlago Turkio zorgeme instalis apud ĝi ter-aer-raketojn [5]; pereis tri homoj, kiam armea raketo erare trafis naŭetaĝan domon [6]; trietaĝa interkontinenta balistika raketo [7]. VD:misilo, kosmoveturilo
3.
SPO Rakedo.
angle:
1. flare, rocket 2. rocket, missile 3. racket
beloruse:
1. ракета 2. ракета 3. ракетка
ĉeĥe:
raketa (např. tenisová)
dane:
2. raket
france:
1. fusée (de feu d'artifice) 2. fusée, roquette 3. raquette
germane:
1. Rakete (Feuerwerk etc.) signal~o: Signalrakete. 2. Rakete 3. Schläger
hispane:
2. cohete
hungare:
1. rakéta 2. rakéta 3. teniszütő
itale:
1. razzo, fuoco artificiale (razzo), gioco pirotecnico (razzo) 2. razzo, missile 3. racchetta
japane:
1. 打ち上げ花火 [うちあげはなび] 2. ロケット [ろけっと]
katalune:
1. coet 2. coet 3. raqueta
kimre:
2. roced
nederlande:
1. vuurpijl 2. raket 3. racket
pole:
rakieta 1. rakieta signal~o: rakieta sygnałowa. 2. rakieta 3. rakietka
portugale:
1. morteiro 2. foguete
rumane:
rachetă
ruse:
1. ракета signal~o: сигнальная ракета. 2. ракета 3. ракетка
slovake:
raketa (tenisová)
turke:
2. füze
ukraine:
ракета

administraj notoj