instrumental/o PVEF
instrumentalo
Gramatika kazo
en la slavaj kaj kelkaj aliaj lingvoj, esprimanta
i.a. la ilon de ago (kiel la esperanta per)
aŭ la aganton (kiel fare de);
ĝi ankaŭ povas esprimi predikativon:
la pola kaj la rusa foje uzas la instrumentalon por indiki
predikativon
[1].
1.
J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA, 1989. §4.4
- angle:
- instrumental case
- beloruse:
- творны склон
- ĉeĥe:
- instrumentál, nástrojník
- france:
- instrumental (cas)
- germane:
- Instrumental, Instrumentalis
- pole:
- narzędnik
- ruse:
- творительный падеж