*17instituci/o JED

*institucio

Daŭra publika aŭ privata organizaĵo, fondaĵo ks: ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie... [1]; kulturaj institucioj [2]; ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio [3]; la hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, [tra kiu] multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas [4]; UEA fariĝis la plej grava institucio de nia movado [5]; juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio Marta ; Sinjorino Szwejc havas […] kudrejon, […] ĝi estas efektive stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata Marta ; Lingvo estas institucio apartenanta al socia kolektivo [6]. VD:instanco, instituto, establejo
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
institution
beloruse:
інстытут (грамадзтва), установа
ĉeĥe:
instituce, organizace, orgán, zařízení
ĉine:
机构 [jīgòu], 事业单位 [shìyèdānwèi] [yuàn]
france:
institution
germane:
Institution, Einrichtung
hispane:
instutución
hungare:
intézmény
japane:
施設 [しせつ], 機関 [きかん], 制度 [せいど]
nederlande:
instituut, inrichting
pole:
instytucja
portugale:
instituição
ruse:
учреждение, институт (социальный)
slovake:
inštitút, ústav
ukraine:
установа, заклад, інституція

administraj notoj