1improviz/i

improvizi

(tr)
1.
Tuj kaj senprepare verki: improvizi paroladon, versaĵon, muzikon; [li] frapadis la kordojn kaj […] komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li [1]; kune kun la kolego li improvizas gajan dancon el la hejmaj montoj [2]; estas eĉ konsilinde kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke – laŭ la cirkonstancoj – oni povu elekti la plej taŭgan, […]improvizi novan finon el ilia kombino [3]; ĝi estis [laŭ] stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado [4]; certe Vi havas imponan poezian talenton, sed ankaŭ ne forgesu, ke eĉ sur la suno troviĝas makuloj, kial Vi ne provu improvizi ― improvizi? pri kio? [5]? la juna komponistogeneracio jam eksperimentis per la hazardo, utiligis naturajn kaj teknikajn sonojn, improvizis kaj enkondukis grafikajn simbolojn anstataŭ muziknotoj [6].
2.
Senprepare organizi ion: improvizi manĝadon por neatenditaj gastoj; improvizita prelego; Jen la botelo mobilizas // Kaj via glaso improvizas // Vetkuron al najbara glas' [7]; mia impreso estas, ke kiel agento de ŝtato ekstera, Berenŝtam estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si [8]; por bremsi kaj haltigi la krizan spiralon […] oni komence ŝajne iom improvizis: Usono savis la bankon Bear Stearns, poste ne savis alian bankon Lehman Brothers, kiu bankrotis [9]; la plimulto de tiuj institucioj luas lokon ĝenerale apenaŭ taŭgan, kiam kreskas la studentaro, la respondeculoj improvizas, starigante kursejon eĉ en antaŭĉambro [10].
angle:
improvise
beloruse:
імправізаваць
ĉeĥe:
improvizovat
france:
improviser ~ita: improvisé, impromptu (adj.).
germane:
1. improvisieren, aus dem Stegreif dichten 2. improvisieren, auf die Schnelle organisieren
hispane:
improvisar
hungare:
rögtönöz, improvizál ~ita: rögtönzött.
japane:
即興で作る [そっきょうでつくる], 即席で演じる [そくせきでえんじる], その場で用意する [そのばでよういする]
nederlande:
improviseren
portugale:
improvisar
ruse:
импровизировать
slovake:
improvizovať
ukraine:
імпровізувати

improvize

Senprepare: improvize ludi rolon de la teatro, akompani per piano; li improvize kaj iranritme dancis [11]; li alkutimiĝis preskaŭ ĉiutage venigi Jozefon, por infanece ĝoji pri lia lerteco improvize elokventi laŭ malsamaj abstraktaĵoj [12]; la ĝendarmoj […] improvize ekrolis kiel flegistoj [13]; armeoj, […] organizitaj improvize, disponantaj minimuman armilaron, akiritan kontrabande [14]. VD:provizore
11. Monato, Yves Nicolas: Ne mortas la kimono-kulturo, 2015
12. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Konfeso de la Potifar-edzino
13. Monato, Roberto Pigro: Malsanulejen anstataŭ malliberejen, 2013
14. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
extemporaneously
beloruse:
імправізуючы, экспромтам, без падрыхтоўкі
ĉine:
即兴 [jíxìng], 即席 [jíxí]
france:
à l'improviste, impromptu (adv.)
germane:
improvisiert, provisorisch, ohne Vorlage, aus dem Stegreif, aus dem Stand
hungare:
rögtönözve, improvizálva, kapásból
japane:
即興で [そっきょうで], 即席で [そくせきで], アドリブで [あどりぶで]
nederlande:
voor de vuist weg
portugale:
de improviso (adv.)
ruse:
экспромтом
ukraine:
імпровізовано, експромтом

improvizo, improvizaĵo

Io verkita aŭ organizita senprepare; improvizado: ĵazo […] estas la voĉa improvizo surfone de improviza akompano [15]; oni trovos en la disko nek improvizojn de ĉefgitaro, nek tondrajn paŝojn de baso [16]; (oksimore) tamen ĉio kune pasis sufiĉe glate, kiel „bone preparita improvizo“ [17].
15. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
16. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
17. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
angle:
improvisation
beloruse:
імправізацыя, экспромт
ĉine:
自制 [zìzhì], 即兴之作 [jíxìngzhīzuò], 即兴发挥 [jíxìngfāhuī], 即席演奏 [jíxíyǎnzòu]
france:
improvisation (chose improvisée)
germane:
Improvisation
hispane:
improvisación
hungare:
rögtönzés, improvizáció
japane:
即興詩 [そっきょうし], 即興曲 [そっきょうきょく], 即席画 [そくせきが], アドリブ
nederlande:
improvisatie
portugale:
improviso (coisa improvisada), improvisação (coisa improvisada)
ruse:
импровизация, экспромт
ukraine:
імпровізація, експромт

improvizisto

Homo, kiu kutimas verki aŭ rolludi senprepare: la vojaĝoj de Andersen en Italio aperis en lia unua romano, membiografio „La improvizisto“ [18]; kiel brilanta koncertorgenisto kaj improvizisto Dupré entreprenis multajn mondvastajn koncertturneojn [19].
angle:
improviser
beloruse:
імправізатар
ĉeĥe:
improvizátor
france:
improvisateur
germane:
Improvisierer
hispane:
improvisador
hungare:
rögtönző, improvizátor
japane:
即興詩人 [そっきょうしじん], 即興演奏家 [そっきょうえんそうか]
nederlande:
improviseur
portugale:
improvisador
ruse:
импровизатор
slovake:
improvizátor (z povolania)

administraj notoj