hurd/o PVEF

hurdo

Aĵura plata plektaĵo el branĉetoj, latoj aŭ metalfadenoj: oni sternis sur la marĉon fundamenton el hurdoj (aŭ, kiel li ĝin nomis, vimenplektaĵo) kaj plenigis la interspacetojn per musko kaj alia elasta materialo [1].
1.
Aĵura krado aŭ malprofunda kesto uzata por sekigi kaj stoki nutraĵojn ks: ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado Metrop . VD:korbo, stablo

hurdoj kun sekfiŝo, Nazaré
CC BY 3.0  [2]
2.
Plektaĵo aŭ krado starigita kiel obstaklo dum konkursoj ks: inter la trunkoj de kelkaj arboj oni metis hurdojn, fortigis ilin per fostoj en la interspacoj kaj malantaŭ tiu barikado oni glatigis la teron [3]; (figure) por ili la vivo konsistas el pluraj hurdoj, kiujn oni devas supervenki [4]. VD:plektobarilo, baraĵo
3.
Galerio el plektaĵo aŭ ligno, alkonstruita al ekstera muro de fortikaĵo por de tie pafi al atakantoj: duobla hurdo [5].
1. Frances Ann Kemble, trad. Alec Venture: Frua fervoja vojaĝo, nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 107-110
2. Gordito1869, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nazare_Dörrfisch_Strand.jpg
3. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
4. Monato, Angela Tellier: Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
5. Vikipedio, Hurdo (burgo)
angle:
1. hurdle, rack 2. hurdle 3. hoarding
beloruse:
рашотка
ĉeĥe:
košatina, ošatka, proutěná překážka
france:
claie, lattis, clisse (claie)
germane:
1. Horde, Darre, Trockengestell 2. Hürde 3. Hurde
hungare:
szárítórács, lésza
itale:
graticcio (seccatoio)
japane:
すのこ, ハードル [はーどる]
nederlande:
hord
portugale:
latada, joeira, caniçado, caniçada
ruse:
решётка
slovake:
prútená prekážka
ukraine:
решітчаста підставка, плетінка, тин, пліт, бар’єр

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.