4helic/o

helico

1.
MAT[1] Tia neebena kurbo, ke la angulo inter ĝia tanĝanto ĉe punkto M kaj la rekto kun difinita direkto trairanta punkton M ne dependas de M: cirkla helico (situanta sur cirkla cilindro); duobla helico de DNA [2]; li malfermis la pordon kaj vidis malvastan helican ŝtuparon [3]. VD: Ne konfuzu kun: spiralo; VD:paŝo.
2.
TEK Rotacianta ŝaftonabo kun radiaj aloj1.b aranĝitaj tiel, ke ĉiu el ili formas parton de ŝraŭbforma surfaco, kiu movas ŝipon en akvo aŭ flugmaŝinon en aero: per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas movata, ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis [4]; la pasaĝeraj avioj, kiuj funkciis per helicoj, estis relative malrapidaj [5].
1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
2. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
5. Gilbert Ledon: https://www.monato.be/2000/007089.php, Monato, 2000/08, p. 5
angle:
1. helix 2. propeller
beloruse:
1. сьпіраль, шрубавая крывая 2. шруба (карабля, самалёта), вінт, прапэлер
ĉine:
推进器 [tuījìnqì], 螺旋 [luóxuán], 螺旋形 [luóxuánxíng], 螺旋線 [luóxuánxiàn]
france:
hélice
germane:
1. Schraubenlinie, Helix, Wendel 2. Schiffsschraube, Luftschraube, Propeller
greke:
έλικας
hispane:
hélice
hungare:
1. csavarvonal 2. hajócsavar, légcsavar, propeller
indonezie:
1. heliks 2. baling-baling, propeler
itale:
elica
japane:
つるまき線 [つるまきせん], スクリュー, プロペラ
katalune:
hèlix
nederlande:
1. schroefdraad 2. propeller
pole:
1. linia śrubowa
portugale:
hélice
ruse:
1. спираль, винтовая кривая 2. винт (движитель), пропеллер
ukraine:
спіраль, ґвинтоподібна нарізка, ґвинт, пропелер

administraj notoj