tradukoj: be cs de el en es fr hu nl pt ru sk

*fos/i

*fosiTEZ

(tr)
1.TEZ
Fari kavaĵon eltirante teron: ili fosis antaŭ mi foson [1]; ĝardeno [...], kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti [2]; ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero [3]; la armeo plenŝutis lian kanalon, kiun li fosis en la dezerto dum dek jaroj [4]; li komencis fosi per ambaŭ manoj la teron [5]. VD:bori, kavigi, plugi
2.TEZ
(figure) Profunde esplori demandon: filozofie fosi en teorioj [6].

fosado

Ago fosi: por la fosado ŝi povis uzi nur fortan branĉon de arbo kaj siajn manojn [7]; fosado de kanalo inter Ruĝa kaj Meza maro [8]; (figure) sen konstanta fosado (esplorado) de ĵurnalistoj la diversaj skandaloj eble ne tiel rapide, detale kaj komplete evidentiĝus Monato .

fosaĵoTEZ Vikipedio

Fosita, ordinare longa kavaĵo: se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon [9]; profunda akvofosaĵo (kanalo1) limas kun ĝardeno kaj najbara tereno nordflanke [10]; [burgo] ĉirkaŭita de tri fosaĵoj [11]. VD:galerio, minejo, puto, sulko, ŝakto, tombo, tranĉeo

*fosilo Vikipedio

Ĉia ilo por fosi: per fosilo ni fosas [12]; en la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj [13]; fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon (fekaĵon) [14].

ĉirkaŭfosi

(tr)
Fosi ĉiuflanke: li ĉirkaŭfosis [sian ĝardenon], senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn [15]; mi hastis antaŭen por vidi ĝin plaŭdi en la ĉirkaŭfosaĵon tuj antaŭ la fermita levponto [16].

disfosi

(tr)
Malferme fosi, difektante la surfacon: li kunkunŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron [17]; duone disfosita pavimo el brikoj [18].

enfosi

(tr)
Fosi por enterigi: Jakob enfosis [la ringojn] sub la kverko [19]; la skarabo tre oportune povis englitigi sin kaj sin enfosi en la freŝan sterkon [20].

elfosi

(tr)
Elterigi, eltiri per fosado: kanalo, elfosita en la sabloj [21]; ili elfosis en sia lando reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan [22]; putoj, rapide elfositaj [23]; ŝi elfosis kavon en la tero, tiel profunde, kiel ŝi povis, ŝi volis fari por ili tombon [24]; li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia [25].

elfosado

ARKE Elmeto de subteraĵoj trovitaj per foso: la grandskalaj elfosadoj postulas la kunlaboron de pluraj arkeologoj kaj aliaj fakuloj [26]; la ekonomio centriĝas krom la turismo, en la produktado de sukero kaj en la elfosado de baŭksito [27]; 1859, 25-a de aprilo: unua elfosado por la konstruo de la Sueza Kanalo [28].

prifosado

ARKE Esplorado de la grundo por trovi subteraĵojn: ĝia deveno ne certas ĉar ĝi ne estis trovita dum arkeologia prifosado, sed en la merkatejo de antikvaĵoj [29]; prifosado evidentigis, ke soldatoj ankoraŭ tenis sian fusilon, kiam ili estis ĉi-tie terkovritaj [30].

subfosiTEZ

(tr)
1.TEZ
Fosi sube de io: akvo silenta subfosas la bordon Prv ; se iu trovos ŝtelanton ĉe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne juĝu lin pro la sango [31].
2.
(figure) Kaŝe prepari la ruinigon, la malsukceson de; perfide malutili al, nevideble iom post iom difekti: tia metio subfosas la sanon; la trolaboro, la ĉagreno subfosas lin; subfosi per kalumnioj la reputacion de iu; kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de niaj kongresojZ; tiaj komplotoj subfosis la potencon de la regno.

trafosi

(tr)
Bore fosi kaj esplori, truigante la materialon: ne provizu al vi trezorojn sur la tero, ... kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas [32]; se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi [33]; mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo [34].

pikfosiloTEZ

Pioĉo: la homo de novŝtonepoko setliĝis, daŭrigis terkultivadon per pikfosilo, bredis bestojn [35].

platfosiloTEZ

AGR=ŝpato

serĉfosi

(tr)
1.TEZ
Fosi2: kelkaj strataj buboj kuŝiĝis ĉirkaŭ la defluilo kaj serĉfosis en ĝi, kie ili trovis malnovajn najlojn, kuprajn monerojn kaj alion [36].
2.
(figure) Serĉi ion kaŝitan: serĉfosi en sia poŝoZ.

urĝa prifosado

ARKE Esplorado de grundo por trovi savindaĵojn, antaŭ ol oni detruos pro konstruado: de la 21a ĝis la 25a de decembro, 2002, ĉinaj arkeologoj faris urĝan prifosadon de tombaro Jiuliandun, Hubei-provinco [37].

tradukoj

anglaj

~i: dig; ~ado: digging; ~aĵo: ditch, hole, trench; ~ilo: digging implement, shovel, spade; en~i: bury; el~i: dig out, dig up, excavate; el~ado: excavation; sub~i: undermine; tra~i: dig through; pik~ilo: pick, pickaxe; plat~ilo: spade; serĉ~i: excavate; urĝa pri~ado: excavate.

belorusaj

plat~ilo: рыдлёўка, лапата, жалязьняк.

ĉeĥaj

~i: hloubit (jámu), kopat, přehrabávat, šťourat se; ~ado: kopání; ~ilo: nástroj na obdělávání půdy; dis~i: rozkopat, rozrýt; en~i: hrabáním zakrýt, zahrabat, zakopat; el~i: nakopat, vydobýt, vyhrabat, vykopat; el~ado: exhumace; pri~ado: vykopávky (práce); sub~i: podkopat, podkopávat, vymílat; tra~i: prokopat; pik~ilo: krumpáč; plat~ilo: rýč.

francaj

~i: creuser, approfondir, foncer (creuser), fouiller, retourner; ~ado: creusage, creusement; ~aĵo: fosse, tranchée; ~ilo: pelle; ĉirkaŭ~i: creuser, défoncer (creuser de toutes parts), retourner; dis~i: défoncer, éventrer (en creusant); en~i: enfouir, ensevelir; el~i: découvrir, dégager, exhumer, extraire; el~ado: exhumation; pri~ado: fouille (d'un terrain); sub~i: affouiller, miner, saper; tra~i: percer en creusant; pik~ilo: pioche; plat~ilo: bêche; serĉ~i: fouiller; urĝa pri~ado: fouille de sauvetage. ĉirkaŭ~aĵo: fossé, douves.

germanaj

~i: graben; ~ado: Graben, Grabung; ~aĵo: Graben; ~ilo: Grabwerkzeug, Schaufel, Spaten; ĉirkaŭ~i: umgraben, mit einem Graben umgeben; en~i: eingraben; el~i: ausgraben; el~ado: Ausgrabung, Abbau; pri~ado : archäologische Ausgrabung; sub~i: untergraben; pik~ilo: Spitzhacke, zweizinkige Hacke, Kreuzhacke; plat~ilo: Spaten.

grekaj

plat~ilo: σκαπάνι.

hispanaj

~i 1.: cavar, excavar; ~i 2.: profundizar (en el conocimiento); ~i: excavar; ~ado: excavación; ~aĵo: foso, hoyo, zanja; ~ilo: pala; ĉirkaŭ~i: excavar, voltear (la tierra); dis~i: abrir una excavación; en~i: enterrar; el~i: desenterrar; el~ado: extracción; pri~ado: excavación (para explorar un terreno); sub~i: minar, socavar; tra~i: perforar; pik~ilo: pico; plat~ilo: pala; serĉ~i: excavar; urĝa pri~ado: excavar con rapidez.

hungaraj

~i: ás; ~ado: ásás; ~aĵo: árok; ~ilo: ásó; ĉirkaŭ~i: körbeás; dis~i: szétás; en~i: beás, beleás; el~i: kiás; el~ado: kiásás, ásatás; pri~ado: megkutat (ásatással); sub~i: aláás; tra~i: (ásással) átkutat; pik~ilo: kapa; plat~ilo: ásó; serĉ~i: túr, kutat, keresgél; urĝa pri~ado: leletmentő ásatás. ĉirkaŭ~aĵo: körárok, várárok.

nederlandaj

~i: graven; ~ado: graafwerk; ~aĵo: kuil, greppel; ~ilo: schop, spade; en~i: begraven; el~i: opgraven, uitgraven; sub~i: ondermijnen; pik~ilo: houweel; plat~ilo: spade; serĉ~i: wroeten.

portugalaj

~i 1.: cavar, escavar, fossar, minar, revolver; ~i: esquadrinhar, escarafunchar, fuçar; plat~ilo: enxada.

rusaj

~i: копать, рыть; ~ado: рытьё; ~aĵo: яма, траншея; ~ilo: лопата; dis~i: раскопать, разрыть; en~i: вкопать, закопать, зарыть; el~i: откопать, выкопать; el~ado: выкапывание, раскапывание, раскопки; pri~ado: раскопки; sub~i: подкопать, подкапываться, делать подкоп; pik~ilo: кирка, мотыга, заступ; plat~ilo: лопата, заступ, сошник; serĉ~i: копать, копаться, рыться.

slovakaj

~i: kopať, ryť, rýľovať; ~ado: kopanie; ~ilo: nástroj na obrábanie pôdy; dis~i: rozkopať, rozryť; en~i: zakopať; el~i: vykopať; el~ado: exhumácia; pri~ado: vykopávky (práce); sub~i: podkopať, podryť; tra~i: prekopať; pik~ilo: krompáč, čakan; plat~ilo: rýľ.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 57:6
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Akcento ― Pri la reguloj de la akcento
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
9. La Nova Testamento, Mateo 15:14
10. Monato, DOMMASTRUMO: Ĝardenumi
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:13
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:2
16. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 25
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:4
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
26. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 10a
27. Vikipedio, Jamajko
28. Vikipedio, 1859
29. Vikipedio, Steleo de la Morta Maro
30. Vikipedio, Batalo apud Verdun
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:2
32. La Nova Testamento, S. Mateo 6:19
33. La Nova Testamento, Luko 12:39
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 8:8
35. Vikipedio, Rado
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
37. Ĉina Radio Internacia: Brilaj arkeologiaj elterigaĵoj en provinco Hubei, 2005-01-19

sub~i: Mankas verkindiko en fonto.
pik~ilo: Mankas dua fontindiko.
plat~ilo: Mankas fontindiko.
plat~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
serĉ~i: Mankas verkindiko en fonto.
urĝa pri~ado: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ĉirkaŭ~i:
    La ekzemplo kun "cxirkaux~aĵo" suspektigas, ke "ĉirkaŭ~i"
    povus signifi ankaŭ "~i ĉe la ĉirkaŭo de". Indus serĉi
    ekzemplojn.
    [MB]
  
pri serĉ~i:
    Precizigi la nuancojn inter ~i 2, sercx~i 1/2, pri~i ktp. Se
    oni sercxas ion kasxitan en cxambro, cxu eblas diri, ke oni
    sercx~as la cxambron / en la cxambro? [MB]
  

[^Revo] [fos.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.30 2017/06/06 19:10:13 ]