farise/oMT , farize/o

fariseo, farizeo

1.
HISREL Ano de judisma partio fine de la epoko de la Dua Templo, opozicia al la sadukeoj: la fariseoj opiniis preĝon kaj studojn de la Leĝo pli valoraj ol la sangajn oferojn en la Templo, kredis je Mesio kaj releviĝo de la mortintoj; la instruoj de la fariseoj iĝis parto de Talmudo kaj moderna judismo; kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo, pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata [1]; Paŭlo […] estis klera juda doktoro, naskiĝinta en Tarso, nuna Turkio, profunde edukita laŭ la doktrino de la farizeoj [2]; mi ne devenas de la granduloj, mi ne apartenas al la pastra ordeno, mi ne estas farizeo [3].
2.
(evitinde) (figure) Homo afektante zorganta pri ekstera, formala pieco aŭ morsevereco: mi ne toleros tian fariseismon kaj mensogemonB ; vi […] la rolon ludas kun cinik' de farizeo en la templo, kaj des pli mi malamas vin [4]. VD:hipokritulo.
Rim.: Tiu maljusta misuzo de la vorto estas apartaĵo de la medio kristana kaj spegulas la situacion de la Evangelia periodo, kiam la kristanoj devis iel sin apartigi disde tro simila kaj pli granda partio. La akuzon pri nur formala observado de la Leĝo pli konvenus adresi al la sadukeoj, sed tiuj estis tro malproksimaj socie kaj ideologie, do ne estis rivaloj. [Sergio Pokrovskij]
1. La Nova Testamento, La agoj 23:6
2. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 2005
3. Laszlo Balassy, trad. J. Hamwai: Jozefo, la ĉarpentisto, Dio benu, 2002-12
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'!
angle:
1. Pharisee 2. pharisee
beloruse:
1. фарысэй 2. фарысэй, крывадушнік
ĉeĥe:
farizej, farizeus
ĉine:
2. 法利賽人 [fǎlìsàirén]
france:
pharisien, tartuffe
germane:
1. Pharisäer 2. Pharisäer, Scheinheiliger, Heuchler
hispane:
2. fariseo
hungare:
1. farizeus 2. farizeus, képmutató
japane:
パリサイ人 [パリサイびと], パリサイ派ユダヤ教徒 [パリサイはゆだやきょうと], 偽善者 [ぎぜんしゃ], 形式主義者 [けいしきしゅぎしゃ]
katalune:
fariseu
nederlande:
1. Farizeeën 2. huichelaar, schijnheilige, farizeeër
pole:
1. faryzeusz 2. faryzeusz
portugale:
fariseu
rumane:
1. fariseu
ruse:
1. фарисей 2. фарисей, лицемер, ханжа
slovake:
farizej
ukraine:
фарисей, лицемір, святенник

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.