1cenzur/i

cenzuri

(tr)
Kontroli publikigadon de informoj, ekz. laŭ politika kaj morala vidpunktoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo VivZam ; en Boulogne la organizantoj petis, ke Zamenhof rezignu pri la lasta strofo de „La preĝo sub la verda standardo“, ĉar ĝi enhavis la koncepton pri egaleco de „kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj”, en la UK de 1906 oni cenzuris alian parton de lia inaŭgura parolado [1]; mi ricevis cenzuritan leteron de esperantisto en Ĉeĥoslovakio, kiu kontraŭvole metis en sian koverton esperantlingvan propagandan ĵurnalon [2]; respekti mian rajton esprimi mian penson sencenzure [3].
1. Monato, Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝo
2. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj
3. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio
angle:
censor
beloruse:
цэнзураваць
ĉeĥe:
cenzurovat
france:
censurer
germane:
zensieren
hebree:
לצנזר
hispane:
censurar
hungare:
cenzúráz
itale:
censura
japane:
検閲する [けんえつする]
katalune:
censurar
perse:
سانسور کردن
pole:
cenzurować
portugale:
censurar
ruse:
цензуровать
slovake:
cenzurovať
svede:
censurera
ukraine:
цензурувати

cenzuro

Ago, procedo cenzuri; institucio, kiu estas komisiita cenzuri: for do la grumblantan maskon, la grimacon de l' cenzur' [4]; la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio VivZam ; eksponaĵoj pri la sovetia poŝtcenzuro inter 1945 kaj 1953 en Aŭstrio [5]; konformismo estus laŭ mi fermi la okulojn pri iuj problemoj, ofte pro timo aŭ pro timigo fare de aŭtoritatuloj aŭ pro pura memcenzuro [6]; ĉu temas pri ia redakta aŭ tradukista cenzuro [7]; la amas-komunikiloj preskaŭ ĉiuj jam estas direktataj de cenzuro, libera ĵurnalismo en Rusio malaperis [8]; pentristoj suferis konstantan cenzuron kaj premon en sia krea laboro [9].
Rim.: Uzo de la vorto cenzuro kun la signifo de taksocifero (t.e. noto3) en ekzameno aŭ lerneja kurso estas evitinda germanismo.
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
5. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
6. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto
7. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj
8. Monato, Stefan Maul: Hororo
9. Monato, Bardhyl Selimi: Peniko kaj propagando
beloruse:
цэнзура, цэнзураваньне
germane:
Zensur (Informationskontrolle)
hebree:
צֶנזוּרָה
japane:
検閲 [けんえつ]
ukraine:
цензура

cenzuristo

Oficisto komisiita por cenzuri: dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo VivZam ; la ŝtata cenzuristo certigis, ke neniu maldeca aŭ malpia libro povu esti legata aŭ eldonita en la lando [10]; onidire 40 000 cenzuristoj en Ĉinio kontrolas la reton [11].
10. Monato, Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo
11. Monato, Stefan Maul: Reta demokratio
angle:
censor
beloruse:
цэнзар
ĉeĥe:
cenzor
ĉine:
批評家 [pīpíngjiā], 台谏 [táijiàn], 臺官 [táiguān]
france:
censeur (chargé de la censure)
germane:
Zensor
hebree:
צֶנזוֹר
hispane:
censor
hungare:
cenzor
itale:
censore (ufficiale di censura)
japane:
検閲官 [けんえつかん]
katalune:
censor, censurador
perse:
مأمور سانسور، سانسورچی
pole:
cenzor
portugale:
censor
ruse:
цензор
slovake:
cenzor
ukraine:
цензор

administraj notoj