tradukoj: be bg br cs de en es fr hu io nl no oc pl pt ru sk vo

*bel/a PV

*belaTEZ

Plaĉanta al vido, aŭdo, spirito: bela infano, vazo, animo, ago; mia fratino estas tre bela knabino [1]; bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo [2]; bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo Prv ; mirinde bela herbpejzaĝo, kiu tie kaj tie estis rompita de arbetaroj el odoranta siringo [3]; bela ĉambro, luma, trankvila [4]; la plej bela domo de la strato [5]; li kantas tre belan kanton [6]; studo pri la belo en artoj; bela prezo [7]. VD:brila, eleganta, rava

beloTEZ Vikipedio

Beleco: li paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono [8].

belaĵo Vikipedio

Bela parto aŭ aspekto de io: la belaĵoj de la naturo; per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo [9]. VD:ornamo2

*belecoTEZ Vikipedio

Kvalito de io bela, agrabla al rigardo aŭ konsidero: li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco [10]; admiri ilian belecon Marta ; por kio mi bezonas belecon, por kio mi bezonas riĉajn vestojn Marta ?

belegaTEZ

Ekstreme bela, aparte spirite kaj morale, noble kaj impone bela: la heredantoj faris al li belegan enterigon [11]. VD:admirinda, grandioza, pompa

beletaTEZ

Iom bela, pli plaĉa ol konforma al la reguloj de beleco: en la dometo ĉio estis malgranda, sed tiel beleta kaj pura, ke ne eble estas tion priskribi [12]. VD:ĉarma, plaĉa

beligaĵoTEZ

Ero intence metita por beligi tuton: perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino [13]. VD:ornamaĵo

malbelaTEZ

Ne plaĉa, ne agrabla al vido, sentumoj, spirito: „kelkloke bela vetero, aliloke malbela“ [14]. VD:abomena, naŭza

plibeligi

(tr)
Aranĝi tiel, ke io aspektu pli bele: niaj komercistoj kolektas la trezorojn el ĉiu parto de la mondo por plibeligi la urbon [15]. VD:ornami

tradukoj

anglaj

~a: beautiful, pretty; ~ega: magnificent; ~eta: cute.

belorusaj

~a: прыгожы, гожы, файны; ~ega: вельмі прыгожы, цудоўны, пышны; ~eta: прыгожанькі, міленькі; mal~a: непрыгожы, агідны.

bretonaj

~a: brav, kaer; ~o: kened, brav; ~aĵo: braventez; ~eco: kened, kaerder, braventez; ~ega: hollgaer, kenedus; ~eta: koant, bravik; ~igaĵo: kinkladur; mal~a: divalav; pli~igi: bravaat, kaeraat.

bulgaraj

~a: красив, хубав; mal~a: грозен.

ĉeĥaj

~a: hezký, krásný, pěkný; ~o: B, bel, bell; ~eco: krása; ~ega: nádherný, překrásný, skvělý; ~eta: hezký, hezoučký, ladný, něžný, půvabný, roztomilý; mal~a: ošklivý, šeredný, škaredý; pli~igi: učinit krásným, zkrásnit, zkrášlit.

francaj

~a: beau; ~o: beau (subst.), beauté (la beauté, propriété); ~aĵo: beauté (une beauté concrète); ~eco: beauté (la beauté, propriété); ~ega: superbe, magnifique; ~eta: joli, mignon; ~igaĵo: embellissement, ornement; mal~a: laid; pli~igi: embellir.

germanaj

~a: schön; ~o: das Schöne; ~eco: Schönheit; ~ega: wunderschön; ~eta: hübsch; mal~a: hässlich.

hispanaj

~a: bonito, bello, hermoso; ~ega: precioso; ~eta: lindo.

hungaraj

~a: szép; ~ega: gyönyörű; ~eta: csinos.

idaj

~a: bela; ~eco: beleso; ~ega: belega; ~eta: beleta; mal~a: leda.

nederlandaj

~a: mooi; ~eco: schoonheid; ~ega: wondermooi; ~eta: leuk; ~igaĵo: versiering; mal~a: lelijk; pli~igi: versieren.

norvegaj

~a: vakker, pen; ~eco: skjønnhet; ~ega: smellvakker; ~eta: søt; ~igaĵo: pynt; mal~a: stygg; pli~igi: pynte.

okcitanaj

~a: bèl.

polaj

~a: ładny, piękny, śliczny, krasny (przest.); ~o: uroda, krasa, piękno; ~aĵo: cacko, piękność; ~eco: uroda, krasa, piękno; ~ega: przepiękny, prześliczny, cudowny; ~eta: ładny; ~igaĵo: ozdoba; mal~a: brzydki, szkaradny, paskudny, szpetny; pli~igi: upiększać, okraszać.

portugalaj

~a: bonito.

rusaj

~a: красивый; ~o: красота (качество); ~aĵo: красота (нечто красивое) ; ~eco: красота (качество), красивость; ~ega: прекрасный, великолепный ; ~eta: хорошенький, славный; ~igaĵo: украшение; mal~a: некрасивый; pli~igi: украшать, украсить, приукрашивать, приукрасить.

slovakaj

~a: krásny, pekný; ~o: B, bel, bell; ~eco: krása; ~ega: nádherný, prekrásny; ~eta: pekný, roztomilý; mal~a: mrzký, škaredý, špatný; pli~igi: skrášliť.

volapukaj

~a: jönik; mal~a: nejönik.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 11:13
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 61:10
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
14. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
15. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras, 5


[^Revo] [bel.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.36 2017/02/25 10:10:13 ]