1barbar/o

barbaro

1.
Fremdulo, ofte rigardata kiel necivilizita homo: se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro [1]; la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon, ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco [2]; barbaroj invadis Eŭropon dum la 5a jarcento; kiam en la centra Eŭropo la barbaroj vestitaj per maldelikataj feloj sin kaŝis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon [3]; senĉese ankaŭ kreskis de la alfluo de Sardanoj (Sardinianoj) kaj Ŝakaluŝoj (Sicilianoj), kiuj en tiu epoko estis ankoraŭ pli grandaj barbaroj kaj rabistoj, ol la enlandaj Libianoj [4]; la banditoj kaj barbaroj ĉiam estis pretaj al la atako [5]; la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj, kaj mezepokaj okcident-eŭropaj reĝlandoj fare de la normanoj [6].
2.
(figure) Kruelulo, senkompatulo: leginte la regulojn por buĉado de bovino (19, 1-10), mi ne povis ne noti marĝene: „kiaj barbaroj!“ [7].
angle:
barbarian
beloruse:
барбар
ĉeĥe:
barbar, primitiv
ĉine:
2. 放荡主义 [fàngdàngzhǔyì]
france:
barbare (subst.)
germane:
1. Wilder, Barbar 2. Rohling, Wüstling, grausamer Mensch
hebree:
בַּרבָּרִי
hispane:
bárbaro
hungare:
barbár
japane:
未開人 [みかいじん], 野蛮人 [やばんじん]
katalune:
bàrbar (subst.)
nederlande:
barbaar
pole:
1. barbarzyńca 2. barbarzyńca
ruse:
варвар
slovake:
barbar, nevzdelanec, surovec
svede:
barbar
ukraine:
варвар

barbara

Fremda kaj necivilizita, kruda, maldelikata: barbara lingvo, konduto, ago, kutimoj; la barbaraj soldatoj […] revenante en sian patrujon en la komenco petis almozon, poste ŝtelis kaj fine komencis rabi kaj bruligi [8]; eksonis trumpetoj, fajfiloj, kaj malbenoj de la barbaraj oficiroj, penantaj fari ordon [9]; la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo [10]; popolo kruda kaj barbara Ifigenio . VD:kruela, malhumana, sovaĝa
angle:
barbaric
beloruse:
барбарскі
ĉeĥe:
barbarský, surový (surovec)
ĉine:
兽性 [shòuxìng], 野蛮 [yěmán]
france:
barbare (adj.)
germane:
wild, roh, barbarisch
hebree:
בַּרבָּרִי
hispane:
bárbaro
hungare:
barbár
japane:
未開の [みかいの]
katalune:
bàrbar (adj.)
nederlande:
barbaars
perse:
وحشی، بی‌فرهنگ
pole:
barbarzyński
ruse:
варварский
slovake:
barbarský, surový
svede:
barbarisk
ukraine:
варварський

barbaraĵo

Barbara ago: laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same, kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia alia parolado estas barbaraĵo [11]; tiajn barbaraĵojn usona tribunalo punas per nur unujara malliberigo […] ĉu tiom milda puno estas konvena [12].
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
12. Monato, Stefan MAUL: Morala degenero
angle:
barbarity
beloruse:
барбарства
france:
acte de barbarie
germane:
Barbarei, Rohheit, grausame Taten
hebree:
בַּרבָּרִיוּת
hispane:
barbaridad
hungare:
barbár cselekedet
japane:
蛮行 [ばんこう]
katalune:
barbaritat
nederlande:
iets barbaars
pole:
barbarzyństwo
ruse:
варварство, варварский поступок
slovake:
barbarstvo
ukraine:
варварство, варварський учинок

barbareco

Eco de iu aŭ io barbara: ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon [13]; la akirado de viando estas neebla sen barbareco FK ; Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj [14].
angle:
barbarism
beloruse:
барбарства
ĉeĥe:
barbarství (vlastnost)
france:
barbarie
germane:
Wildheit, Rohheit, Barbarentum
hebree:
בַּרבָּרִיוּת
hispane:
barbaridad
hungare:
barbárság
japane:
野蛮な状態 [やばんなじょうたい]
katalune:
barbàrie
nederlande:
barbaarsheid
perse:
بربریت، وحشی‌گری، توحش، جاهلیت
pole:
barbarzyństwo
ruse:
варварство
slovake:
barbarskosť, barbarstvo (vlastnosť)
ukraine:
варварство (риса)

barbarismo

Barbara ideologio, sinteno, agado: la milito por la plej multaj el ili estas ankoraŭ pura krucmilito kontraŭ barbarismo, kontraŭ perfortanto de malfortuloj [15]; [ili] vidis en la eŭropa kulturo nur rimedon por la milito, tiel ke la psika bazo de la azia barbarismo restas [16]; iom post iom, la civilizacio transformiĝas en barbarismon kaj sovaĝecon [17].
Rim.: Ekzistas ankaŭ gramatika termino barbarismo.
15. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
16. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo
17. Monato, Garvan Makaj: Nigra apokalipso
beloruse:
барбарызм
france:
barbarie
germane:
Barbarei
hebree:
בַּרבָּרִיוּת
japane:
破格な語法・語形 [はかくなごほう・ごかた]
ukraine:
варваризм

administraj notoj