*barakt/i UV

*barakti

(ntr)
1.
Forte skui, movi la membrojn, luktante por sin liberigi: kiam li ŝin subakvigis, […] ŝi baraktis sub liaj manoj [1]; kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero [2]; momente ili tiel baraktis en ekstazo kontraŭ […] la amo, kiu puŝis unu al la alia [3]; barakti kiel fiŝo ekster la akvo PrV . VD:svingi, tordiĝi, kontraŭstari, malcedi, rezisti, lukti
2.
(figure) Forte penadi: barakti kontraŭ malfacilaĵoj, kontraŭ la cirkonstancoj; en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial Marta ? ni devas ofte barakti pene por ricevi, kvazaŭ hundoj sub la tablo, kelkajn paneretojn de oficiala subteno [4]; li ĉiam baraktis por perlabori sufiĉon [5]; UEA baraktis pro manko de financaj rimedoj [6]; la pastro baraktis dum la tuta nokto, serĉadis, dubis, ribelis, matene li konsoliĝis [7].
angle:
struggle
beloruse:
валтузіцца
bretone:
1. difretañ, en em zifretañ, diskrapañ
ĉeĥe:
bojovat, mávat, ohánět se, třepetat se, zmítat se, zápasit
ĉine:
1. 扑腾 [pūteng], 搏 [bó] 2. 奋斗 [fèndòu]
france:
se débattre, se démener
germane:
strampeln, ringen, kämpfen 1. zappeln
hebree:
להיאבק
hispane:
Debatirse, sacudirse, luchar por liberarse
hungare:
1. vergődik, kapálódzik 2. küszködik, tusakodik
japane:
もがく, じたばたする, 苦闘する [くとうする]
nederlande:
1. worstelen, vechten 2. kampen, zwoegen, zich uitsloven
perse:
تقلا کردن، دست و پا زدن
pole:
1. szamotać się 2. borykać się
portugale:
1. debater-se, estrebuchar, espernear, sacudir-se 2. debater-se, estrebuchar, espernear, sacudir-se
ruse:
1. барахтаться, метаться
slovake:
boriť sa, zmietať sa, zápasiť(s niečím)
ukraine:
борсатися, тріпотіти, метатися, тріпатися, кидатися

administraj notoj