areal/o

arealo

(neologismo) BIOEKOLGEOGGEOL La tuto de la partoj de la tera aŭ akva surfaco kie observeblas koncerna fenomeno: kie vivas biologia specio, kie estas disvastigita koncerna lingvo aŭ religio (= kultura rondo), kie troveblas koncerna mineralo, malsano ktp: sur la mapoj la arealojn oni prezentas per diversaj koloroj, haĉado, diversliniaj konturoj ktp; ekzemplon pri disa arealo prezentas kornuso, trovebla en Skandinavio, Orienta Azio kaj Alasko; arealo de ĉi tiu kulturo entenas ne nur Mezopotamion, sed ankaŭ nordan Sirion kaj sud-orientan parton de Malgrand-Azio [1].
Rim.: (pri specioj) laŭ BL: Prefere diru vivareo, loĝloko.
VD:areo, medio, regionosfero
angle:
natural habitat, area
beloruse:
арэал
ĉeĥe:
areál
germane:
Areal
hebree:
שטח
hungare:
terület, térség, felület
katalune:
àrea, espai natural
ruse:
ареал disa ~o: прерывистый ареал.

administraj notoj