tradukoj: be de en es fr hu it ru sk


Antaŭsperta aŭ ekstersperta, kiu antaŭas
sperton aŭ estas premiso
por akiri sperton aŭ faktojn:
laŭ Kant, la konceptoj pri tempo kaj spaco estas
aprioraj.
aksiomo,
postulato,
denaska
Bazita sur teorio:
Loĵbano estas artefarita lingvo apriora.
spekulativa
anticipa
En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale
apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro,
funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas
disponebla en la fontaj programoj sen deklaro aŭ difino:
en Paskalo abs estas apriora funkcio.
aposteriora.