altruism/o PVEF

altruismoPV

FIL Malegoismo: estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo […] kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura altruismo [1]; traduki majstroverkon el la kulturo de alia lando, kiel faris ekzemple Kalocsay, estas ankaŭ nobla supernacieca altruismo [2]; la projekto estas ruza merkatika instrumento, per kiu okcidentaj industri-landoj volas akapari la merkaton de la tria mondo sub mantelo de altruismo [3].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru bonfarado.
VD:altruisto
angle:
altruism
beloruse:
альтруізм
bulgare:
алтруизъм
france:
altruisme
germane:
Altruismus, Selbstlosigkeit, Uneigennützigkeit
hebree:
אלטרואיזם
hispane:
altruismo
hungare:
önzetlenség, altruizmus
itale:
altruismo
japane:
利他主義 [りたしゅぎ]
nederlande:
altruïsme
perse:
نوع‌دوستی، ازخودگذشتگی
pole:
altruizm
ruse:
альтруизм
slovake:
altruizmus
ukraine:
альтруїзм (безкорисливе піклування про благо інших)

altruisma

Malegoisma: altruisma etiko kaj agado senprofitemo [4]; [la letero al Borovko] prezentis la aŭtoron de Esperanto kiel altruisman batalanton por interkompreniĝo trans ĉiujn naciajn antagonismojn [5]. VD:modesta1, neprofitema, sindona
angle:
altruistic
beloruse:
альтруістычны
ĉeĥe:
altruistický, altruistní, nesobecký, nezištný
ĉine:
不顧自己 [bùgùzìjǐ], 不顾自己 [bùgùzìjǐ], 不謀取私利 [bùmóuqǔsīlì], 不谋取私利 [bùmóuqǔsīlì], 利他 [lìtā]
france:
altruiste
germane:
altruistisch, selbstlos, uneigennützig
hebree:
אלטרואיטי
itale:
altruistico
japane:
利他的な [りたてきな]
perse:
نوع‌دوست، ازخودگذشته، ایثارگر، فداکار
pole:
altruistyczny
ruse:
альтруистический
slovake:
altruistický, nesebecký, nezištný
ukraine:
альтруїстичний

administraj notoj