ajnuo PIV2 , ain/o PIV1

ajnuo, aino

Ano de indiĝena popolo de Japanujo ankoraŭ loĝanta en insulo Hokajdo kaj en insularo „Kuriri“: la plej granda regiono de Honŝuo iam estis lando de Ajnuoj, la aŭtoktona popolo, kiu vivis ankaŭ en la insulo Hokajdo antaŭ la Japana konkero de la 19-a jarcento [1]; la ainoj estas indiĝenoj de Japanujo, nun ĉ. 13 000, loĝantaj en Hokkaido, la plej norda insulo de la lando [2].
1. Philippe Pataut Célérier trad. Thierry Tailhades: En Fukushima, banaligita katastrofo, Le monde diplomatique, 2018-04-01
2. Mikami Teruo: La Zamenhofa Esperanto - simpozio pri -ata/-ita, Kio estas aspekto?
angle:
Ainu
ĉeĥe:
Aino
ĉine:
愛努族 [àinǔzú], 爱努族 [àinǔzú]
france:
Aïnou (subst.)
germane:
Ainu
indonezie:
Ainu
itale:
Ainu
japane:
アイヌ [あいぬ]
katalune:
ainu (subst.)
nederlande:
Aino, Ainoe, Ainu
slovake:
Aino
ukraine:
айн

ajnua, aina

1.
Rilatanta al la ajnuoj: ajnuaj dancoj; ajnuaj kutimoj.
2.
(la ajnua) La ajnua lingvo la raporto de Kabajama Yusuke pri la ajnua lingvo estis unu el la plej interesaj en la sekcio kaj la aŭtoro estis speciale diplomita [3]
3. Aleksandr Titajev: En la Fora Oriento, La Ondo de Esperanto, 2001:12
angle:
Ainu (language)
france:
1. aïnou (adj.)
germane:
1. Ainu-
itale:
ainu
japane:
1. アイヌの [あいぬの] 2. アイヌ語 [あいぬご]
katalune:
1. ainu (adj.)
nederlande:
2. Aino (taal), Ainoe (taal), Ainu (taal)

administraj notoj